跳到论文正文
W Papers独立论文阅读器 arXiv:physics/0310081 论文正文 计算阅读时间 · 0%
引用这篇论文根据当前论文元数据生成,正式投稿前建议核对。

    
  
License: Assumed arXiv.org perpetual non-exclusive license
arXiv:physics/0310081v1 [physics.class-ph] 16 Oct 2003

Movoj sub newtona logaritma potencialo

A.F.F. Teixeira Thanks: teixeira@cbpf.br Affiliation: Centro Brasileiro de Pesquisas Físicas Affiliation: 22290-180 Rio de Janeiro-RJ, Brazil
16a de Oktobro de 2003
Abstract

A linear density of mass is assumed uniformly distributed along an infinitely long straight line. All possible motions of a test particle are described, under the newtonian logarithmic gravitational potential alone. Those most interesting occur in planes normal to the line. An infinity of closed orbits are found, and classified in terms of two positive integers.

—–

Maso kun unuforma linia denseco estas ordata sur nefinita rekto. Ĝi produktas newtona logaritma potencialo. Ĉiu ebla movo de test-parteto estas studata. La plej interesaj movoj okazas en plano normala al linio de maso. Nefinita qvanto de fermaj trajektorioj estas findataj, kaj klasifikataj per du pozitivaj entjeroj.

1 Antaŭparolo

Sendube la plej studata newtona potencialo en fiziko estas tiu de punkta parteto kun maso mm. La hiperbola potencialo estas −Gm/r-Gm/r, kun GG universala konstanto kaj rr la distanco al maso. Ĉi tie potencialo havas sferan simetrion, kaj permesis kalkuli movojn de sunaj planedoj kun mirinda precizeco.

Ankaŭ la plana kaj la cilindra estas gravaj spacaj simetrioj. La plana newtona potencialo estas donata de surfaca denseco de maso σ\sigma, unuforme ordata sur nefinita plano. La potencialo estas 2​G​σ​h2G\sigma h, kun hh la distanco al la plano.

La alia potencialo, logaritma kaj kun cilindra simetrio, estas la celo de jena artikolo. Ĝi korespondas al nefinita rekto kun unuforma linia denseco de maso λ\lambda. Por kompreni detalojn de ĝia gravito, ni studas la movon de test-partetoj.

Ni unue studas la plej simplan movon, la solan radian. Sekvante ni studos movon sur iu plano kiu enhavas la linian mason. Poste ni vidos movojn sur plano normala al maslinio – tiuj estas la plej interesaj. Fine, ni vidos pli ĝeneralan movon, sur rektata surfaco paralela al maslinio.

2 Logaritma potencialo

Estu nefinita linio de maso kun denseco λ\lambda, sur akso zz de cilindra sistemo de koordinato. La newtona gravita potencialo de λ\lambda estas logaritma,

N⁡(ρ)=2​G​λ​ln⁡(ρ/const),\displaystyle N(\rho)=2G\lambda\ln(\rho/{\rm const}), (1)

kun G≈2/3×10−10G\approx 2/3\times 10^{-10} MKS la newtona gravito konstanto, kaj ρ\rho la radia cilindra koordinato. La potencialo N⁡(ρ)N(\rho) estas pozitive nefinita en radia infinito ρ→∞\rho\rightarrow\infty, kaj negative nefinita ĉirkaŭ la akso ρ=0\rho=0.

3 Radia movo

Ni komencu studi movon sur linio normala al akso zz. En t=0t=0, estu senmova test-parteto en distanco ρ=ρ0\rho\!=\!\rho_{0} de akso zz. Ĝi movos laŭ la direkto al akso kun akcelo

g(ρ)=−2Gλ/ρ.\displaystyle g(\rho)=-2G\lambda/\rho. (2)

Akcelo kreskas dum la falo, eĉ nefinitiĝas ĉirkaŭ ρ=0\rho=0.

Dum la falo la tuta energio (kinetika plus potenciala) konserviĝas,

12​ρ˙2+2​G​λ​ln⁡(ρ/const)=0+2​G​λ​ln⁡(ρ0/const);\displaystyle\frac{1}{2}\dot{\rho}^{2}+2G\lambda\ln(\rho/{\rm const})=0+2G\lambda\ln(\rho_{0}/{\rm const}); (3)

ĉi tie, punkto signifas tempa derivo. Do la parteta velo en ρ\rho estas

ρ˙=−4​G​λ​ln⁡ρ0/ρ.\displaystyle\dot{\rho}=-\sqrt{4G\lambda\ln{\rho_{0}/\rho}}. (4)

Vidu ke ankaŭ la velo estas nefinita ĉirkaŭ la akso ρ=0\rho=0. Ni difinas y:=ln⁡ρ0/ρy:=\sqrt{\ln{\rho_{0}/\rho}} kaj solvas (4) per la eraro funkcio

erf⁡(x):=2π​∫0xe−y2​𝑑y.\displaystyle{\rm erf}(x):=\frac{2}{\sqrt{\pi}}\int_{0}^{x}{e^{-y^{2}}dy}. (5)

Funkcio erf(x)(x) kreskas unuforme de erf(0)=0 ĝis erf(OPEN∞)\infty)=1. La solvo estas

t⁡(ρ)=tf​erf​(ln⁡ρ0/ρ),tf:=ρ02​πG​λ,\displaystyle t(\rho)=t_{\!f}\,{\rm erf}\left(\sqrt{\ln{\rho_{0}/\rho}}\right),\hskip 8.53581ptt_{\!f}:=\frac{\rho_{0}}{2}\,\sqrt{\frac{\pi}{G\lambda}}, (6)

kaj estas videbla en bildo 1. Rimarku en (6) ke daŭro tft_{\!f} de falo kreskas linie kun komenca distanco ρ0\rho_{0}, kaj ĝia qvadrato malkreskas linie kun denseco de maso λ\lambda.

[Uncaptioned image]

Bildo 1 En t=0t=0 estas senmova test-parteto je distanco ρ=ρ0\rho=\rho_{0} de akso zz. Gravito akcelas parteton kun intenseco pli kaj pli forta. Ambaŭ akcelo kaj velo iĝas nefinitajn en ρ=0,t=tf\rho\!=\!0,\,t\!=\!t_{f}.

Atentu ke (6) validas nur dum la falo, 0≤t≤tf0\leq t\leq t_{f}. Se parteto ne haltiĝas en akso, ĝi iras rekte sed kun negativa akcelo, sekvante denove atingas distancon ρ=ρ0\rho=\rho_{0} en t=2​tft=2t_{f}, kaj komencas revenon al akso. Kaj cetere, en ĉiama movo kun periodo 4​tf4t_{f}.

4 Movo en plano ϕ=\phi= konst

La zz-simetrio de gravita fonto faras konstantan la laŭlonga vzv_{z}. Movo de parteto en plano ϕ=\phi= konst do estas simpla kunmeto de radia movo (6) kaj rekta unuforma laŭlonga movo z=vz​t+z=v_{z}t+konst.

Se en t=0t=0 parteto ekveturas de ρ=ρ0,z=0\rho=\rho_{0},z=0, kun pure laŭlonga velo z˙=vz\dot{z}=v_{z}, tiuokaze la formo de ĝia trajektorio (vidu bildon 2) estas donata per

z⁡(ρ)=vz​tf​erf​(ln⁡ρ0/ρ),tf:=ρ02​πG​λ.\displaystyle z(\rho)=v_{z}\,t_{\!f}\,{\rm erf}\left(\sqrt{\ln{\rho_{0}/\rho}}\right),\hskip 8.53581ptt_{\!f}:=\frac{\rho_{0}}{2}\,\sqrt{\frac{\pi}{G\lambda}}. (7)

[Uncaptioned image]

Bildo 2 Trajektorio de parteto komencante de ρ=ρ0\rho=\rho_{0}, z=0z=0 en t=0t=0, kun pure laŭlonga velo vzv_{z}. La parteto atingas akson zz en t=tft=t_{f}, perpendikle, sed la precizeco de la bildo ne permesas vidi tion.

Se parteto ne haltiĝis en akso, ĝia movo estos serio de svingoj, laŭlonge akso zz, ripetante kun interspacoj Δ​z=4​vz​tf\Delta z=4v_{z}t_{f}.

Ni scias ke la lumo veturas, en vakuo kaj sen gravito, kun konstanta velo cc. Tiu estas baza fakto en speciala teorio de relativeco. Je la ĝenerala teorio de relativeco, kiu konsideras spacojn kun gravito, la velo de lumo ankaŭ estas cc, kondiĉe ke ĝi estos mezurata per iloj en libera falo sub gravito.

Antaŭdiroj de newtona teorio de gravito pri lumaj trajektorioj estas tre malsimilaj al de ĝenerala relativeco. Malsameco kreskas kun intenseco de gravita kampo. En jena problemo, la kampo estas tre forta cirkaŭ la akso zz, do antaŭdiroj de la du teorioj povas esti tre malsimilaj. Fakte, lumo kiu havus trajektorion kiel en bildo 2, kun vz=cv_{z}=c, interplektus akson zz je intertempoj 2​tf2t_{f} laŭ la newtona teorio. Anstataŭe, la ĝenerala relativeco diras ke tio intertempo estas malpli granda, tf​2t_{f}\sqrt{2}, por problemoj kun malgranda masdenseco, G​λ/c2<<1G\lambda/c^{2}<<1. Oni dirus, bazante en ĉi tiu ekzemplo, ke einsteina gravito agas sur lumo pli forte ol newtona gravito.

5 Movo en plano z=z= konst

Unue pensu pri grava speciala okazo, de ronda movo de parteto ĉirkaŭ akso zz. En ĉi tie movo, gravita forto 2​G​m​λ/ρ2Gm\lambda/\rho egalas centrifugan forton m​vc2/ρm{v_{c}}^{2}/\rho, do tangenta velo estas

vc:=2​G​λ.\displaystyle v_{c}:=\sqrt{2G\lambda}\hskip 2.84526pt. (8)

Ni vidas ke ĉiu valoro por radio de rondo estas ebla.

Ni vidu nun ĝeneralan okazon. Supozu ke en t=0t=0 parteto estas en ρ=ρ0,ϕ=0\rho=\rho_{0},\,\,\phi=0, kun pure azimuta velo v0v_{0}, kaj kun ϕ˙>0\dot{\phi}>0. Ĉiu movo havas tri ne-nulaj parametroj λ,ρ0,v0\lambda,\rho_{0},v_{0}. Konservo de energio kaj angula momento donas, respektive,

12​ρ˙2+12​(ρ​ϕ˙)2+2​G​λ​ln⁡(ρ/const)=0+12​v02+2​G​λ​ln⁡(ρ0/const),\displaystyle\frac{1}{2}\dot{\rho}^{2}+\frac{1}{2}(\rho\dot{\phi})^{2}+2G\lambda\ln(\rho/{\rm const})=0+\frac{1}{2}{v_{0}}^{2}+2G\lambda\ln(\rho_{0}/{\rm const}), (9)
ρ⁡(ρ​ϕ˙)=ρ0​v0.\displaystyle\rho(\rho\dot{\phi})=\rho_{0}v_{0}. (10)

Formo de trajektorioj venos el (8) – (10)

d​ϕ=±ρ0​d​ρρ2​(vc/v0)2​ln⁡(ρ0/ρ)2−(ρ02/ρ2−1).\displaystyle{\rm d}\phi=\pm\frac{\rho_{0}{\rm d}\rho}{\rho^{2}\sqrt{(v_{c}/v_{0})^{2}\ln(\rho_{0}/\rho)^{2}-({\rho_{0}}^{2}/\rho^{2}-1)}}. (11)

Difinu x:=ρ/ρ0x:=\rho/\rho_{0} kaj skribu

d​ϕ=±d​xx2​1−1/x2−(1/ν)2​ln⁡x2,ν:=v0/vc;\displaystyle{\rm d}\phi=\pm\frac{{\rm d}x}{x^{2}\sqrt{1-1/x^{2}-(1/\nu)^{2}\ln x^{2}}},\hskip 5.69054pt\nu:=v_{0}/v_{c}; (12)

en dϕ\phi, nur la vela parametro ν\nu ĉeestas.

Ni unue studos okazojn kun ν<1\nu<1; ĝi havas komencan tangentan velon v0v_{0} malgranda ol la vcv_{c} de rondaj movoj. Kun gravita forto pli granda ol centrifuga forto, ρ\rho malkreskas de ρ0=:ρm​a​x\rho_{0}=:\rho_{max} ĝis minimumo ρm​i​n>0\rho_{min}>0. Velo de parteto unuforme kreskas de v0=:vm​i​n<vcv_{0}=:v_{min}<v_{c} ĝis maksimumo vm​a​x>vcv_{max}>v_{c}.

Antaŭ integri (12), kelkaj paroloj pri niaj parametroj estos utilaj. Kiam ν<1\nu<1, la tri parametroj uzotaj estas λ,ρm​a​x,vm​i​n\lambda,\rho_{max},v_{min}. Laŭ (9) kaj (10), ni havas

vm​a​x2−vm​i​n2=4​G​λ​ln⁡(ρm​a​x/ρm​i​n),ρm​i​n​vm​a​x=ρm​a​x​vm​i​n.\displaystyle{v_{max}}^{2}-{v_{min}}^{2}=4G\lambda\ln(\rho_{max}/\rho_{min}),\hskip 14.22636pt\rho_{min}v_{max}=\rho_{max}v_{min}. (13)

Malsame al sfera okazo, ni ne sukcesis atingi simplajn esprimojn por ρm​i​n\rho_{min} kaj vm​a​xv_{max}. Do ni eliminis vm​a​xv_{max} en (13) kaj atingis ρm​i​n\rho_{min} kiel entenita funkcio de ρm​a​x\rho_{max} kaj ν\nu,

ν=ln⁡(ρm​a​x/ρm​i​n)2(ρm​a​x/ρm​i​n)2−1(ν<1).\displaystyle\nu=\sqrt{\frac{\ln(\rho_{max}/\rho_{min})^{2}}{(\rho_{max}/\rho_{min})^{2}-1}}\hskip 28.45274pt(\nu<1). (14)

Grafikaĵøde ρm​a​x/ρm​i​n\rho_{max}/\rho_{min} kiel funkcio de ν<1\nu<1 estas en bildo 3, kiu ankaŭ montras ρm​i​n/ρm​a​x\rho_{min}/\rho_{max} kiel funkcio de ν>1\nu>1. Konante ρm​a​x/ρm​i​n\rho_{max}/\rho_{min}, havi vm​a​xv_{max} per la dua (13) estas simpla. Indas diri, eqvacio (14) ne estas vera por ν>1\nu>1; fakte, la dua (13) donas ν>1=(ρm​a​x/ρm​i​n)​ν<1\nu_{>1}=(\rho_{max}/\rho_{min})\nu_{<1}.

[Uncaptioned image]

Bildo 3 La parametro de velo ν=v0/2​G​λ\nu=v_{0}/\sqrt{2G\lambda} estas 0-dimensia, kaj reprezentas la pure azimutan komencan velon v0v_{0} de parteto. Kiam ν<1\nu<1, uzu ρ0=ρm​a​x\rho_{0}=\rho_{max} kaj ρ1=ρm​i​n\rho_{1}=\rho_{min}. Kiam ν=1\nu=1, uzu ρ0=ρ1\rho_{0}=\rho_{1}, arbitraj, kaj la movo estas ronda. Kaj kiam ν>1\nu>1, uzu ρ0=ρm​i​n\rho_{0}=\rho_{min} kaj ρ1=ρm​a​x\rho_{1}=\rho_{max}.

Nur ni revenu al integrado de (12), kun ν<1\nu<1. En komenca spaco inter ρ=ρm​a​x\rho=\rho_{max} kaj ρ=ρm​i​n\rho=\rho_{min}, formo de trajektorio venas el

ϕ⁡(ρ)=∫ρ/ρm​a​x1d​xx2​1−1/x2−(1/ν)2​ln⁡x2.\displaystyle\phi(\rho)=\int_{\rho/\rho_{max}}^{1}{\frac{{\rm d}x}{x^{2}\sqrt{1-1/x^{2}-(1/\nu)^{2}\ln x^{2}}}}. (15)

Ni ne atingis rigora integro de (15), do ni prezentas nur numeran solvon por fiksaj valoroj de ν\nu. Malsame sub sfere simetrikaj potencialoj, nur escepte jenaj trajektorioj estos fermaj. Bildo 4 montras ekzemplon de ferman trajektorion.

[Uncaptioned image]

Bildo 4 Ferma trajektorio de parteto kiu movas en plano z=z= konst, kun ν≈0,32\nu\approx 0,32 (velo vm​i​n≈0,32​2​G​λv_{min}\approx 0,32\sqrt{2G\lambda}, en ρ=ρm​a​x\rho=\rho_{max}).

Angulo Φ\Phi, mizurato inter duopo de sinsekvaj ρm​a​x\rho_{max} kaj ρm​i​n\rho_{min}, estas klariganta qvantumo. Je bildo 4 ĝi valoras 120o120^{o}. La angulo Φ\Phi venas el (15) kiel

Φ:=∫ρm​i​n/ρm​a​x1d​xx2​1−1/x2−(1/ν)2​ln⁡x2.\displaystyle\Phi:=\int_{\rho_{min}/\rho_{max}}^{1}{\frac{{\rm d}x}{x^{2}\sqrt{1-1/x^{2}-(1/\nu)^{2}\ln x^{2}}}}. (16)

Racio ρm​i​n/ρm​a​x\rho_{min}/\rho_{max} estas funkcio de ν\nu, do ni povas grafiki Φ\Phi kiel funkcio de ν\nu nur, vidu bildo 5.

[Uncaptioned image]

Bildo 5 Angulo Φ\Phi, en gradoj, inter sinsekvaj ρm​a​x\rho_{max} kaj ρm​i​n\rho_{min}, kiel funkcio de parametro ν\nu de komenca pure azimuta velo. Se Φ=120o\Phi=120^{o}, ni havas ambaŭ ν≈0,32\nu\approx 0,32 kaj ν≈1,92\nu\approx 1,92, do bildo 4 montras trajektorion de movo kun ν≈1,92\nu\approx 1,92, ankaŭ .

En bildo 5 ni vidas ke ν→0\nu\rightarrow 0 faras Φ→90o\Phi\rightarrow 90^{o}. Tiu montras ke se parteto komencas movi de ϕ=0\phi=0 kun malgranda pure azimuta velo, sekvante ĝi iros preskaŭ rekte al altiranta akso zz. Ĝi pasas ĉirkaŭ la akso kun ϕ=Φ≈90o\phi=\Phi\approx 90^{o}. Poste ĝi sekvas rekte ĝis la simetrika pozicio kun ϕ≈180o\phi\approx 180^{o}, kaj poste revenas al ĉirkaŭaĵo de komenca movo.

Kiam ν→1\nu\rightarrow 1 (kiam v0→2​G​λv_{0}\rightarrow\sqrt{2G\lambda}), okazas Φ→90o​2≈127o\Phi\rightarrow 90^{o}\sqrt{2}\approx 127^{o}; tiu montras ke malgrandaj malordoj de ronda movo kaŭzas oscilojn de parteto ĉirkaŭ la meza radio, kun ripetantaj interanguloj 2​Φ=180o​2≈254o2\Phi=180^{o}\sqrt{2}\approx 254^{o}. Fine, kiam ν→∞\nu\rightarrow\infty parteto iras de finita ρm​i​n\rho_{min} al ρm​a​x→∞\rho_{max}\rightarrow\infty, atingata kun ϕ=Φ≈90o\phi=\Phi\approx 90^{o}. Poste, parteto komencas movon de reveno, pasas ĉirkaŭ akso zz je distanco ρm​i​n\rho_{min} kun ϕ≈180o\phi\approx 180^{o}. Sekvante ĝi denove iras al ρm​a​x→∞\rho_{max}\rightarrow\infty, nun kun ϕ≈270o\phi\approx 270^{o}, kaj poste revenas al ĉirkaŭaĵo de komenca pozicio.

Bildo 6 montras grafikon de Φ\Phi kiel funkcio de racio ρm​a​x/ρm​i​n\rho_{max}/\rho_{min}, pli precize de log10⁡(ρm​a​x/ρm​i​n)\log_{10}(\rho_{max}/\rho_{min}).

[Uncaptioned image]

Bildo 6 Angulo Φ\Phi, en gradoj, inter sinsekvaj ρm​a​x\rho_{max} kaj ρm​i​n\rho_{min}, kiel funkcio de decimala logaritmo de racio ρm​a​x/ρm​i​n\rho_{max}/\rho_{min}. La grafiko estas bona por ambaŭ ν<1\nu<1 kaj ν≥1\nu\geq 1.

Fermaj trajektorioj okazas se p​Φ=q​πp\Phi=q\pi, kun pp kaj qq koprimaj entjeroj, kaj kun 90o<Φ<90o​290^{o}<\Phi<90^{o}\sqrt{2}. La plej elementaj havas

[p,q]=[3,2],[5,3],[7,4],[8,5],[9,5],…\displaystyle[p,q]=[3,2],\hskip 2.84526pt[5,3],\hskip 2.84526pt[7,4],\hskip 2.84526pt[8,5],\hskip 2.84526pt[9,5],\hskip 2.84526pt\dots (17)

La trajektorio en bildo 4 havas la unuan duopon, pp=3, qq=2. Estus interesa entabeligi valorojn de ν\nu kiuj okazas fermajn trajektoriojn, sed ĉi tie ni ne faros ĝin.

Fine, kelkaj paroloj pri okazoj kun ν>1\nu>1 estas indaj. Tiuj okazoj havas komenca pure azimuta velo v0v_{0} pli granda ol vcv_{c}, velo de rondaj movoj. Oni facile vidas ke movoj kun ν>1\nu>1 estas samaj al movoj kun v0<vcv_{0}<v_{c}. Fakte, tiuj du movoj interŝanĝas rolon de vm​a​xv_{max} kun vm​i​nv_{min}, kaj de ρm​a​x\rho_{max} kun ρm​i​n\rho_{min}. Tiu jam evidentiĝis per trajektorio kun Φ=120o\Phi=120^{o}, kiu okazas kun ambaŭ ν≈0,32<1\nu\approx 0,32<1 kaj ν≈1,92>1\nu\approx 1,92>1.

6 Movo en cilindra surfaco

La plej ĝenerala movo de test-parteto estas kunmeto movanta en plano z=z= konst (sekcio 5) kun unuforma movo paralela al akso zz. Do, tiu movo okazas en rektata surfaco, paralela al akso zz.

La plej simpla tia surfaco estas ronda cilindra ĉirkaŭ akso zz. Movo en tia cilindro estas ronda helico, kiel korktirilo, kun konstanta velo. La aliaj surfacoj havas sekciojn normalajn al akso zz kiel en sekcio 5 (plano z=z= konst).

7 Finaj rimarkoj

En nia serĉo, ankoraŭ iranta, pri geodezioj en kurba spaco-tempo de Levi-Civita, ni findis interesan kompari niajn rezultojn kun newtonaj movoj. Mirige, ni ne atingis findi en literaturo priskribon de tiuj movoj. Do ni decidis studi ĝin, kaj ĉi tie artikolo estas frukto de nia studo.

Kelkaj rimarkoj estas eble utilaj, pri simetrioj de movoj sub la logaritma potencialo. Tri evidentaj simetrioj venas el la statikeco kaj la cilindreco de la gravita kampo. Resume ni dirus ke se kunaĵo

{ρ=fρ​(t),z=fz​(t),ϕ=fϕ​(t)}\displaystyle\{\rho\!=\!f_{\rho}(t),\hskip 5.69054ptz\!=\!f_{z}(t),\hskip 5.69054pt\phi\!=\!f_{\phi}(t)\} (18)

reprezentas libera movo sub la kampo de λ\lambda, tiuokaze ankaŭ kunaĵo

{ρ=fρ​(t+kt),z=kz+fz​(t+kt),ϕ=kϕ+fϕ​(t+kt)}\displaystyle\{\rho\!=\!f_{\rho}(t+k_{t}),\hskip 5.69054ptz\!=\!k_{z}+f_{z}(t+k_{t}),\hskip 5.69054pt\phi\!=k_{\phi}+\!f_{\phi}(t+k_{t})\} (19)

reprezentos, por iuj ajn valoroj de kt,kz,kϕk_{t},k_{z},k_{\phi}.

Qvara simetrio estis plurfoje jam sugestata, kaj nun estas klare elmetata: sub la kampo de λ\lambda, ankaŭ la kunaĵo

{ρ=k​fρ​(k/t),z=k​fz​(k/t),ϕ=fϕ​(k/t)}\displaystyle\{\rho\!=\!kf_{\rho}(k/t),\hskip 5.69054ptz\!=\!kf_{z}(k/t),\hskip 5.69054pt\phi\!=\!f_{\phi}(k/t)\} (20)

reprezentos libera movo, por iu ajn valoro de kk. Perparole, izotropika spacia ekspansio de iu ajn libera trajektorio OO, kun centro de ekspansio sur la fonto, produktas novan liberan trajektorion O′O^{\prime}. Estas klariginda kiel leĝo de velo bezonas okazi en O′O^{\prime}, rilate al leĝo en OO: la linia velo en punkto P′∈O′P^{\prime}\in O^{\prime} bezonas esti sama ol en punkto P∈OP\in O, ĝia korespondanto per la ekspansio. Bildo 7 montras tiu simetrio, por okazo de pure radia movo.

[Uncaptioned image]

Bildo 7 O′O^{\prime} estas pligrandiga trajektorio de pure radia trajektorio OO, kun centro de ekspansio AA sur akso zz. Ambaŭ O′O^{\prime} kaj OO korespondas a liberaj movoj. Velo de falo en k​ρ∈O′k\rho\in O^{\prime} kaj en ρ∈O\rho\in O estas samaj.

Ni demandas se trajektorio OO de libera movo, kun sia leĝo de linia (tangencia) velo, povus havi alia leĝo de velo. Respondo esta jes, kondiĉe ke ankaŭ la gravita fonto estu modifata. Se leĝo de velo v⁡(ρ,z,ϕ)v(\rho,z,\phi) ŝanĝas al k​v​(ρ,z,ϕ)kv(\rho,z,\phi), kun kk=konst, tiuokaze la fonto λ\lambda devas ŝanĝi al k2​λk^{2}\lambda. Ankaŭ en hiperbola potencialo (sfera simetrio), kaj en linia potencialo (plana simetrio), povas okazi sama trajektorio kun nesamaj liberaj movoj. Se ŝanĝo estas v⁡(x,y,z)→k​v​(x,y,z)v(x,y,z)\rightarrow kv(x,y,z), bezonas ŝanĝi m→k2​mm\rightarrow k^{2}m kaj σ→k2​σ\sigma\rightarrow k^{2}\sigma, respektive.

Alia domando estus: ĉu ankaŭ en potencialoj −Gm/r-Gm/r kaj G​σ​hG\sigma h ekzistas ’kvaran simetrion’ (rilate izotropika ekspansio), kiel la (20)? Denove respondo estas jes, kondiĉe ke ambaŭ gravitaj fontoj kaj leĝoj de movo estu modifataj.

En sfera simetrio, se r→k​rr\rightarrow kr, tiuokaze devas ŝanĝi v→kα​vv\rightarrow k^{\alpha}v kaj m→kβ​mm\rightarrow k^{\beta}m kun 2​α=β−12\alpha=\beta-1. Kaj en plana simetrio, se ekspansio havas faktoro kk, tiuokazo devas ŝanĝi v→kα​vv\rightarrow k^{\alpha}v kaj σ→kβ​σ\sigma\rightarrow k^{\beta}\sigma kun 2​α=β+12\alpha=\beta+1. La centro AA de ekspansio estas sur maso mm en sfera okazo, kaj estas sur σ\sigma, en la plana.

Programoj Maple, Corel, PCTeX, kaj eps.fig, estis uzataj por kunmeti ĉi tiu artikolo. Ni kore dankas al ĝiaj kreintoj, same al ekipo de Microsoft kaj de Arxiv/LANL.