Doppleraj efikoj ĉe Schwarzschild
Resumo
Movado de korpoj kaj lumo estas studitaj en gravita kampo de Schwarzschild. Pluraj Doppleraj efikoj estas priskribitaj.
1 Enkonduko
En [1]–[6] ni studis la tempon ĉe la special-relativeco. Alia artikolo [7] nia estas finiĝanta, zorgante pri difinojn de pluraj malsamaj intertempoj ĉe la ĝeneral-relativeco. Ni nun prezentas specifigon de [7] por spacotempo de Schwarzschild,
| (1) |
Ni zorgos pri pluraj movadoj en kampo (1), en ebeno de regiono .
Memoru ke movado de materio havas pozitivan kaj tiuokaze oni difinas infiniteziman propran intertempon kiel ; alie, movado de lumo havas .
En sekcio 2 ni priskribas konstruadon de koordinathorloĝoj de metriko (1). En sekcio 3 ni difinas Doppleran efikon kaj prezentas la nemikse gravitan Doppleran faktoron en tiu metriko. En sekcio 4 ni skribas la diferencialajn ekvaciojn de geodezoj, kaj emfazas la gravecon de konstantoj kaj de integro. En sekcio 5 ni studas cirklajn geodezojn, kaj sekcio 6 studas aliajn cirklajn movadojn. Sekcio 7 montras, ke propratempo de cirkle moviĝanta korpo fluas malpli rapide ol tio de korpo restanta en la sama radiuso. Ĝi priskribas ankaŭ Doppleran efikon inter du korpoj cirkle moviĝantaj en la sama ebeno, kaj kun la sama rotacirapido. Sekcio 8 pririgardas interesan specialan okazon de lasta sistemo, prezentante nulan Doppleran efikon. En sekcio 9 ni komparas la fluon de propratempo de radiuse geodeze moviĝanta korpo kun tio de ripozanta korpo, kaj sekcio 10 kalkulas Doppleran faktoron en tiu movado. Fine, sekcio 11 aplikas niajn rezultojn al movado de satelitoj orbitante Teron.
2 Koordinathorloĝoj
Ĉar la koeficiento de metriko (1) pendas de , tial du koordinathorloĝoj de (1) estas identikaj nur se ili estas en sama radiusa pozicio. Krome nur la koordinathorloĝoj de infinito (kie ) estas normhorloĝoj. Se normhorloĝo (kiu montras ) estas fiksata ĉe koordinathorloĝo (kiu montras ) en finhava radiusa pozicio, d; ĉar , tial normhorloĝo marŝas malpli rapide ol loka koordinathorloĝo.
Demando: kiel estas konstruitaj la koordinathorloĝoj de metriko (1)? Respondo: (formala) ebleco estas unue fiksi unu normhorloĝon en ĉiu punkto de spaca teksaĵo; poste, uzante la rilaton , rapidigi la marŝon de ĉiu horloĝo laŭ ĝia radiusa pozicio . Alterne, la mekanismo de ĉiu horloĝo estas neŝanĝata, sed la ciferplato estas konvene ŝanĝata por kompensi la fakton, ke Fine sinkronigi ilin laŭ Einstein [1].

3 Nemikse gravita Dopplera efiko
Frekvenco estas grava eco de luma ondo. Se frekvenco de lumo ricevata estas malsimila al tio de lumo eligita ni diras, ke okazas Dopplera efiko. Tiu efiko estas mezurata per la Dopplera faktoro, difinata kiel
| (2) |
estante kaj la propraj frekvencoj de lumo igita el kaj observata en , respektive. La efiko nomiĝas ruĝiĝo se , kaj violiĝo se .
Simpla maniero por kalkuli estas fari, ke fonto eligu du sinsekvajn lumajn signalojn, apartitajn de infinitezima propra intertempo . Se tiuj signaloj estas ricevataj kun infinitezima propra intertempo , la Dopplera faktoro estas
| (3) |
Frekvencŝanĝo pendas de interrapido de fonto-observanto, kaj ankaŭ de gravito. Speciale, se ambaŭ lumfonto kaj observanto restas, kaj gravito estas neŝanĝinta ( ne pendas de tempa koordinato), ni kalkulas la Doppleran faktoron tre facile. Fakte, tiuokaze la koordinata intertempo inter la eligitaj signaloj kaj la ricevataj estas samaj [8, paĝo 416]. Ĉar por la du restantaj korpoj okazas kaj , tial la (3) kaj (1) faras (vidu figuron 1)
| (4) |
Se do , indikante ruĝiĝon; kaj se do , indikante violiĝon. Se do , indikante neeston de Dopplera efiko. Atentu, ke la angulaj pozicioj de kaj fonto kaj observanto restantaj ne gravas por (4).
4 Geodezaj ekvacioj
Ĉar la metrikaj koeficientoj de (1) ne pendas de , tial la tempa geodeza ekvacio generas , kaj do
| (5) |
Ĉar ili ankaŭ ne pendas de , tial la azimuta geodeza ekvacio generas , kaj do, en ebeno ,
| (6) |
Konstantoj kaj estas nedimensiaj, kaj kvalite priskribas iun ajn geodezan movadon de materio (movadon de tempa tipo) en ebeno . Fakte, iuj ajn du tiel trajektorioj kun samaj valoroj de kaj estas surmeteblaj per spaca rotacio en la ebeno.
Fine, por venonta uzo en sekcio 5 ni prezentas la duagrade diferencialan geodezan ekvacion por :
| (7) |
Por kompreni la rolon de konstanto en (5), konsideru normhorloĝon moviĝantan geodeze. Ĝi pasas preter punkto en radiusa pozicio en loka momento , kaj pasas preter najbara punkto en loka momento . Do ĝia montrilo antaŭeniras d kiel en (5), inter la du pozicioj. Atentu, ke la rilato ne pendas de la direkto de movado de horloĝo.
| (8) |
kie estas funkcio pendanta de movado (geodeza aŭ ne) de korpo en ebeno ,
| (9) |
Ni ofte perceptos, ke tiu tre bone ĝeneraligas la skalaran rapidon de speciala relativeco, kaj la skalaran Newtonan rapidon de korpo, en ebeno . Ekzemple, la Newtona rapido de eskapo ekde distanco de centra maso estas bonkonate ; kaj la responda relativeca, ekde la radiusa pozicio , estas havebla el (8) kun , kaj estas . Do, ni nomos kiel rapido. Vere, rezultas el pli ĝenerala formulo, kiun ni prezentos en estonta artikolo [7].
Atentu en (8), ke se korpo kun geodeza movado atingas kun , do , kaj do ; ankaŭ atentu, ke restado en senlima radiusa pozicio estas geodezo kun . Kaj se geodeze moviĝanta korpo momente restas en iu limhava radiusa pozicio , do , kaj do ; tiu pozicio estas tio de maksimuma distanco de korpo al centra maso.
Interesas rimarki, ke esprimo similas al Newtona totala energio. Fakte, en Newtona gravito ni difinas la totalan energion de korpo kiel la algebra adicio de ĝia kinetika energio (pozitiva) kun ĝia potenciala energio (malpozitiva). Se ( relativece), la korpo povas foriĝi ĝis , tamen se ( relativece), la korpo trakuras nur regionoj kun .
5 Cirklaj geodezoj
Por studi cirklajn geodezojn de Schwarzschilda metriko (1) en ebeno , ni konsideras en (7) kaj ricevas la tempe konstantan rotacirapidon ,
| (10) |
ĉar tial ni konstatas, ke formale koincidas kun la Newtona geodeza rezulto . Vidu kurbon en figuro 2.
| (11) |
| (12) |
Atentu en (12), ke cirkla geodezo de korpo havas , kaj ekzistas nur se .
Fine, uzante (9) kun , kaj (10), ni ricevas la tangentan rapidon de geodeza cirkla movado kun radiuso :
| (13) |
Ni vidas, ke se . Tio signifas, ke nur lumo moviĝas geodeze en cirklo kun tiu radiuso.
6 Cirklaj movadoj

Ni studos movadojn, geodezajn aŭ ne, kun kaj , en Schwarzschilda metriko (1). Malsimile al la Newtona kinematiko, la relativeca teorio limigas la rotacirapidon de tiuj movadoj. Fakte, en cirkla movado kun radiuso , la kondiĉo por movado de korpo faras, ke la rotacirapido havu modulon plieta ol
| (14) |
Tio estus la de lumo vojaĝanta kun rapido en cirklo kun radiuso . Kurbo en figuro 2 montras la interesan funkcion (14). Atentu, ke paroj donante cirklan movadon de korpo ekzistas nur sub kurbo . Tiu kurbo ankaŭ montras, ke duo de valoroj de radiuso de la cirklo havas saman . Por la sola radiuso , atingas maksimuman valoron
| (15) |
Vidu punkton en figuro 2 . Ĉar (10) kun faras same kiel (15), tial punkto indikas luman geodezon. Indas komenti, ke en ordinaraj fizikaj sistemoj tiu relativeca limigo ordinare ne gravas, ĉar la materio generanta graviton ordinare okupas tiun radiusan pozicion .

Newtone, stango povas rotacii kun iu ajn rotacirapido ĉirkaŭ unu el ĝiaj ekstremoj, kaj povas esti iom ajn longa. Tamen special relativeco limigas la longon al maksimuma valoro tial, ke la ekstera ekstremo ne havu rapidon pli granda ol . Plua limigo estas ĉe Schwarzschild tial, ke la ena ekstremo ne havu rapidon .
Fakte, la tangenta rapido de punkto de stango kun rotacirapido estas
| (16) |
7 Komparo de propratempoj – cirkle
Ni komparas la tempan fluon de du normhorloĝoj malsimile moviĝantaj. La unua moviĝas cirkle kun radiuso kaj rotacirapido , supozata pozitiva. Laŭ (1), la propra intertempo post unu kompleta turno estas
| (17) |
La alia normhorloĝo, restanta en tiu radiusa pozicio dum la sama koordinata intertempo , montras propran intertempon
| (18) |
Esprimoj (17) kaj (18) simpliĝas se ni uzas , la rapidon (16) de cirkle moviĝanta horloĝo. Tiuokaze,
| (19) |
estante . Ĉar , tial , tio estas, la tempo de la moviĝanta normhorloĝo fluis pli malrapide ol la tempo de la restanta normhorloĝo.
Tiu rezulto koincidas kun tio de special-relativeco, ke de moviĝanta horloĝo estas plieta ol tio de restanta horloĝo, poste unu kompleta turno. Certe, la fakto ke la du horloĝoj estas en gravita potencialo kun sama valoro estas baza por tiu koincido. Krome, ne gravas se la movado estas geodeza, aŭ ne.
El ekvacio (17) oni povas kalkuli Doppleran faktoron inter du korpoj, cirkle moviĝantaj en la sama ebeno, kun sama konstanta rotacirapido kaj malsamaj radiusoj. Fakte, dividante (17) per ĝi mem kun malsamaj radiusoj, oni ricevas
| (20) |
8 Kunaj cirklaj movadoj
Konsideru du normhorloĝojn cirkle moviĝantajn kun sama rotacirapido en ebeno de metriko (1), sed en malsamaj radiusoj kaj . Laŭ la Newtona kinematiko, la horloĝo en cirklo kun plieta radiuso havas plietan tangentan rapidon. Laŭ la special-relativeco, tiu fakto farus ke ĝia propratempo fluu pli rapide ol tiu de la alia. Sed ĝi trakuras regionojn kun plieta ; laŭ la ĝeneral-relativeco, tiu alia fakto farus ke ĝia propratempo fluu malpli rapide ol tiu de la alia. Ni demandas: ĉu la du efikoj povas ekzakte ekvilibri?
La respondo estas jes. Por ĉiu valoro de , ni trovos ne-nombreblan kvanton da paroj de radiusoj tiel ke la propraj intertempoj kaj de la horloĝoj estas samaj, post unu kompleta turno. La graveco de tiu rezulto estas, ke lumaj signaloj igitaj el unu horloĝo al la alia ne havas Doppleran efikon.
Fakte, ekvacio (1) kun faras kaj . Uzante kaj okazas
| (21) |
Atentu, ke oni ankaŭ povus ricevi (21) farante en (20). Ekvacio (21) estas simetria per ŝanĝo . Solvata, ĝi prezentas radiuson kiel funkcio de radiuso laŭ
| (22) |
Uzante (10) en (21) ni konstatas, ke se movado kun radiuso estas geodeza, do . Ni ankaŭ atentas en (21), ke se pliiĝas, do plietiĝas, kaj reciproke. Oni konkludas ke, se estas plieta ol la geodeza radiuso, do estas pligranda ol la geodeza radiuso. Figuro 4 remontras kurbojn kaj el figuro 2 kaj iom da paroj de radiusoj por speciala rotacirapido . Oni povas montri, ke rapido (16) de korpo en ekstera cirklo estas ĉiam pligranda ol de korpo en ena cirklo, same kiel la parolado de la unua paragrafo de ĉi tiu sekcio.

9 Komparo de propratempoj – radiuse
Normhorloĝo komence ripozanta en estas subite ĵetata radiuse, eksteren, en geodeza movado. Ĝi moviĝas ĝis la maksimuma radiusa pozicio , kaj revenas al pozicio . Alia normhorloĝo restas en radiuso dum la tuta tempo.
Ni demandas: en renkonto, kiu horloĝo prezentas pligrandan varion de propratempo? La fakto, ke la geodeza horloĝo moviĝas, dume la ne geodeza ĉiam restas, favoras ke estu plieta. Sed la fakto, ke la geodeza horloĝo trakuras regionojn kun pligranda favoras ke estu pligranda. Do la demando ne posedas tujan evidentan respondon.
Ĉar la geodeze moviĝanta horloĝo momente restas en , tial , kaj do (8) faras por ĝia movado. Tio en (5) okazigas , ke uzata en metriko (1) faras (memoru, ke )
| (23) |
integrante duapotencan radikon de (23) de ĝis aperigas :
| (24) |
Dum tiu intertempo, la montro de la normhorloĝo restanta en antaŭeniras, laŭ sekcio 2,
| (25) |
estante la koordinata intertempo dum la forirado de la vojaĝanta horloĝo. Simile al (23), praviĝas
| (26) |
kio interrilatas tempan kaj radiusan koordinatojn de moviĝanta horloĝo. Integrante la duapotencan radikon de (26) de ĝis oni malkovras la intertempon . Uzante tiun en (25) rezultigas la propran intertempon de la ripozanta horloĝo
| (27) |
Atentu, ke se do ne estas movado, kaj do . Atentu ankaŭ, ke se la ejo de ĵeto estas tre proksima al la radiuso de Schwarzschild, t.e., se , do kvankam .
Intertempoj (27) kaj (24) estas nelonge prezentitaj per Grøn kaj Braeck [9]. Nek ili nek ni sukcesis montri algebre, ke por iuj ajn valoroj de . Tamen, numeraj kalkuloj kaj tridimensiaj grafikaĵoj indikas tiun rezulton. Tio montras, ke la efikoj akumulitaj per gravito en ĉi tiu movado estas pli fortaj ol la efikoj akumulitaj per rapido, kontraŭe al okazo de sekcio 7.
10 Dopplera faktoro en radiusaj movadoj
Luma fonto moviĝas radiuse en spacotempo (1), kaj eligas lumon el radiusa pozicio . Tiu lumo estas perceptata per observanto restanta en radiusa pozicio . Ambaŭ okazoj kaj estas pripensindaj. La angulaj valoroj kaj de pozicioj de eligo kaj percepto estas samaj. Ni scivolas la Doppleran faktoron de percepto.
Same kiel en sekcio 3 ni faras, ke fonto eligu du sinsekvajn lumajn signalojn, en koordinatmomentoj kaj , estante fonto en radiusaj pozicioj kaj , respektive; kaj . Ĉar la fonto moviĝas aŭ eksteren aŭ enen, tial ambaŭ okazoj kaj estas konsiderindaj. Observanto restas en radiusa pozicio , kaj ricevas la signalojn en koordinatmomentoj kaj , respektive. Por uzo en esprimo (3) de Dopplera faktoro, ni kalkulas la proprajn intertempojn kaj , respondajn al kaj , respektive.
| (28) |
Simile, por la restanta observanto en radiusa pozicio , la intertempo estas
| (29) |
Ni bezonas rilatigi al . La ekvacio de movado de luma signalo en radiusa movado estas havebla farante en linia elemento (1) kaj konsiderante kaj . Rezultas
| (30) |
estante se signalo moviĝas en pozitiva direkto de , kaj kontraŭe. Ni integras (30) por la unua signalo,
| (31) |
kaj ankaŭ por la dua signalo,
| (32) |
| (33) |
tio estas,
| (34) |
Ni povas skribi kiel funkcio de uzante difinata en (9) kun :
| (35) |
estante se la fonto moviĝas en la pozitiva direkto de en momento de eligo, kaj kontraŭe, por ke . Portante de (35) al (34), ĉi tiu ekvacio fariĝas
| (36) |
Kuna analizo de kaj montras, ke se la fonto foriĝas de radiusa pozicio en momento de eligo de signaloj, kaj kontraŭe. Kunigante (28), (29), kaj (36), ni fine ricevas
| (37) |
Ni vidas en (37), ke se gravito ne estas, t.e., se , okazas
| (38) |
ĉi tiu estas la rezulto proponita por special-relativeco.
Ekvacio (37) antaŭdiras, ke kuna ago de kaj gravito povas malaperigi Doppleran efikon; fakte, se do povas okazi se , tio estas, se la fonto foriras de pozicio en momento de eligo. Kontraŭe, se do povas okazi se , tio estas, se la fonto proksimiĝas al pozicio en momento de eligo.
Ni nun kalkulas la Doppleran faktoron se la fonto estas tuje antaŭ , aŭ tuje post. Por tio ni faras en (37) kaj ricevas
| (39) |
Ruĝiĝo () okazas se la fonto foriras de ricevanto () kaj violiĝo () okazas se ĝi alproksimiĝas (). Ekvacio (39) similas al (38) de special-relativeco se estas la rapido de fonto laŭ la special-relativeco.
Se la fonto moviĝas geodeze kaj radiuse, kaj se , do (37) estas skribebla multe pli kompakte. Tiuokaze, nomu la rapido de fonto kiam ĝi pasas preter , kaj nomu la rapido kiam ĝi pasas preter . Ĉar la konstanteco de en (8) implicas
| (40) |
tial (37) simpliĝas al
| (41) |
Ekvacio (41) validas ankaŭ se , kondiĉe ke ; ĉi tiu estas necesa kondiĉo por ke fonto pasu tra la radiusa pozicio .
Ni ĝeneraligas (37) por okazo de ankaŭ observanto radiuse moviĝanta. Kalkulante kiel antaŭe ni ricevas
| (42) |
estante se observanto foriras de radiusa pozicio en momento de recepto de signaloj, aŭ kontraŭe, kaj estante la rapido (9) de observanto en momento de recepto.
11 Apliko al Tero
Ni aplikas nun iom da niaj teoriaj rezultoj al movado de satelitoj orbitante Teron. Unue, ni kalkulas radiuson de orbito de geodeze Tero-staranta satelito. Ĉar Tera rotacirapido estas , kaj Schwarzschilda radiuso de Tero estas , tial el (10) oni ricevas . Uzante tiun rezulton kaj (20) oni povas kalkuli la Doppleran efikon observatan en Tero () el geodeze Tero-staranta satelito: (violiĝon).
Nun ni kalkulas radiuson de orbito de ne-geodeza satelito kun la sama rotacirapido de Tero kaj sen Dopplera efiko kiam vidata de Tero. Uzante la superajn valorojn en (22) oni ricevas . Atentu, ke esperinde tio estas pli granda ol radiuso de geodeze Tero-staranta orbito; ankaŭ rimarku, ke tio estas pli eta ol la distanco Tero-Luno.
Du freŝdataj artikoloj enhavas kelkajn el niaj rezultoj. Fakte, iom da cirklaj movadoj en nia sekcio 7 estas ankaŭ priskribitaj en [10], kaj la radiusaj movadoj en nia sekcio 9 estas studitaj en [9]. Same kiel ni, tiuj artikoloj komparas , sed ĉi tie ni plu analizas Dopplerajn efikojn.
En estonta artikolo [7] ni studos plurajn difinojn de intertempo en arbitraj spacotempoj en ĝeneral-relativeco, kaj generaligas iom da rezultoj de ĉi tiu artikolo. Estas interesa ankaŭ detale studi malkune la kontribuojn de special-relativeco kaj de ĝeneral-relativeco al rezultoj de ĉi tiu artikolo.
Citaĵoj
- [1] F.M. Paiva, A.F.F. Teixeira, La relativeca tempo – I, arXiv/physics/0603053; CBPF-NF-006/06.
- [2] F.M. Paiva, A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – I, arXiv/physics/0701092; CBPF-NF-002/07.
- [3] F.M. Paiva, A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – II, arXiv:0704.1130; CBPF-NF-011/07.
- [4] F.M. Paiva, A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj – I, arXiv:0801.2290; CBPF-NF-001/08.
- [5] F.M. Paiva, A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – III, arXiv:0808.0126; CBPF-NF-018/08.
- [6] F.M. Paiva, A.F.F. Teixeira, Dopplera efiko de luma ebeno vidata per akcelata observanto, arXiv:0810.2776; CBPF-NF-022/08.
- [7] F.M. Paiva, A.F.F. Teixeira, La relativeca tempo – II, baldaŭ aperonta en arXiv(physics).
- [8] J.L. Anderson, Principles of relativity physics, Academic Press (1967).
- [9] Ø. Grøn, S. Braeck, A cosmic solution to the twin paradox, arXiv:0909.5364.
- [10] M.A. Abramowicz, S. Bajtłik, Adding to the paradox: the accelerated twin is older, arXiv:0905.2428.