跳到论文正文
W Papers独立论文阅读器 arXiv:0810.2776 论文正文 计算阅读时间 · 0%
引用这篇论文根据当前论文元数据生成,正式投稿前建议核对。

    
  
License: arXiv.org perpetual non-exclusive license
arXiv:0810.2776v1 [physics.gen-ph] 15 Oct 2008

Dopplera efiko de luma ebeno vidata per akcelata observanto

F.M. Paiva Affiliation: Departamento de Física, U.E. Humaitá II, Colégio Pedro II Affiliation: Rua Humaitá 80, 22261-040 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; fmpaiva@cbpf.br Affiliation: A.F.F. Teixeira Affiliation: Centro Brasileiro de Pesquisas Físicas Affiliation: 22290-180 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; teixeira@cbpf.br
Resumo

Ebeno eklumiĝas unukolore kaj tuj poste mallumiĝas, dum observanto ekmoviĝas orte el ebeno kun konstanta propra akcelo. Special-relativeco antaŭdiras, ke observanto vidos luman cirklon ĉiam en direkto mala al la ebeno, sen Dopplera efiko, kaj ke tiu cirklo ŝajnos progrese etiĝi ĝis punkto.

1 Enkonduko

Supozu observanton senmovan en ebeno. Subite la tuta ebeno eligas unukoloran lumon en ĉiuj direktoj, dum tre mallonga intertempo. Sammomente la observanto ekmoviĝas orte el la ebeno, kun konstanta propra akcelo. Ni priskribas tion, kion la observanto vidas el tiu ekbrilo, laŭ special-relativeco.

Movadon de objekto kun konstanta propra akcelo studis pluraj aŭtoroj: Møller [1, paĝo 72], Rindler [2, paĝo 49], Dwayne Hamilton [3], Landau kaj Lifshitz [4, paĝo 22], Cochran [5], kaj ni mem [6, 7, 8, 9, 10]. Propra akcelo de objekto estas la akcelo mezurata per inercia referenca sistemo kie la objekto momente restas. Tiu akcelo a→{\vec{a}} malegalas Newtonan akcelon a→N:=d2​x→/d​t2{\vec{a}}_{N}:=\mathrm{d}^{2}{\vec{x}}/\mathrm{d}t^{2} kaj pli taŭgas al special-relativeco. Fakte, la rapido vv de objekto kun konstanta Newtona akcelo aNa_{N} povas matematike superi la liman valoron de vakuo-lumo-rapido cc, post sufiĉe da tempo. Kontraŭe, rapido de objekto kun konstanta propra akcelo aa neniam estos cc.

Por priskribi la fenomenon, difinu S′:=[c​t′;z′​;​ρ′​;​φ′]S\,^{\prime}:=[\,ct^{\prime};z^{\prime}\mathord{\mathchar 59\relax}\rho^{\prime}\mathord{\mathchar 59\relax}\varphi\,^{\prime}\,] kiel space cilindra sistemo de koordinatoj kie lumfonto estas senmova kaj okupas la tutan ebenon z′=0z^{\prime}=0. Vidu figuron 1. La observanto komence estas senmova en loko z′=ρ′=0z^{\prime}\!=\!\rho^{\prime}\!=\!0, kaj ekde momento t′=0t^{\prime}\!=\!0 ĝi moviĝas kun konstanta propra akcelo aa en la pozitiva direkto de akso z′z^{\prime}. Ĝia movado do estas [1, paĝo 74], [9]

z′=c2a​[cosh⁡(a​τ/c)−1]​;​ρ′=0​;​sinh⁡(a​τ/c)=a​t′/c;\displaystyle z^{\prime}=\frac{c^{2}}{a}\,[\,\cosh(a\tau/c)-1]\,\mathord{\mathchar 59\relax}\hskip 8.53581pt\rho^{\prime}=0\,\mathord{\mathchar 59\relax}\hskip 8.53581pt\sinh(a\tau/c)=at^{\prime}/c\,\mathchar 59\relax (1)

estante τ\tau la propra intertempo de observanto ekde t′=0t^{\prime}=0. Rimarku en lasta (1), ke τ\tau egiĝas malpli rapide ol tempa koordinato t′t^{\prime} de horloĝaro de S′S\,^{\prime}. Rapido v:=d​z′/d​t′v:=\mathrm{d}z^{\prime}/\mathrm{d}t^{\prime} de observanto en S′S\,^{\prime} kaj rilata faktoro γ\gamma de tempa dilato pliiĝas kiel

v=c​tanh⁡(a​τ/c)​;γ=cosh⁡(a​τ/c).\displaystyle v=c\,\tanh(a\tau/c)\,\mathord{\mathchar 59\relax}\hskip 14.22636pt\gamma=\cosh(a\tau/c)\,. (2)

Kelkaj interesaj rimarkoj pri akceloj indas mencion ĉi tie. Unue, la konstanta propra akcelo aa en ĉi tiu artikolo rilatas al malkonstanta Newtona akcelo aN​(t′)a_{N}(t^{\prime}) per a=γ3​aNa=\gamma^{3}a_{N}, estante γ⁡(t′):=1/1−v2/c2\gamma(t^{\prime}):=1/\sqrt{1-v^{2}/c^{2}} kaj estante v⁡(t′)v(t^{\prime}) la rapido de objekto. Ĉar γ⁡(t′)≥1\gamma(t^{\prime})\!\geq\!1, tial aN​(t′)≤aa_{N}(t^{\prime})\!\leq\!a ĉi tie.

Due, ekvacioj (2) kaj (1) kaŭzas v≈aN​t′v\approx a_{N}t^{\prime} kiam τ≈0\tau\approx 0, kvazaŭ la Newtona kinematiko. Trie, la rapido vv apenaŭ proksimiĝas al cc, kiam τ→∞\tau\!\!\rightarrow\!\!\infty. Tion oni komprenas: γ⁡(t′)\gamma(t^{\prime}) multe plivaloras kiam v⁡(t′)→cv(t^{\prime})\!\rightarrow\!c, tial ĝi multe malfortigas la malkonstantan Newtonan akcelon aN=a/γ3a_{N}\!=\!a/\gamma^{3}.

2 Percepto de lumo

Refer to caption

Figuro 1: En sistemo S′S\,^{\prime}, lumo eligita kun frekvenco ν′\nu\,^{\prime} incidas sur observanto kun rapido vv. En sistemo SS de momenta senmovo de observanto, tiu lumo estas perceptata kun frekvenco ν\nu. Ĉe la kinematikaj kondiĉoj supozataj en la teksto, special-relativeco antaŭvidas egalaĵojn ν=ν′\nu\!=\!\nu\,^{\prime} kaj α=α′\alpha=\alpha^{\prime}.

Por studi percepton de ekbrilo de ebeno estiĝu, en sistemo S′S\,^{\prime}, lumo eligita el cirklo [z′;ρ′;φ′]=[0;r;∀][z^{\prime}\mathord{\mathchar 59\relax}\rho^{\prime}\mathord{\mathchar 59\relax}\varphi\,^{\prime}]=[0\mathord{\mathchar 59\relax}r\mathord{\mathchar 59\relax}\forall] en momento t′=0t^{\prime}=0, kun onda 4-vektoro (vidu figuron 1)

kμ′:=ν′[ 1;cosα′;−sinα′;0].\displaystyle k^{\mu^{\prime}}:=\nu\,^{\prime}\,[\,1;\,\cos\alpha^{\prime}\,\mathord{\mathchar 59\relax}-\sin\alpha^{\prime}\mathchar 59\relax 0\,]\ . (3)

Tiu lumo incidas sur la observanto en (t′​;​z′)(t^{\prime}\mathord{\mathchar 59\relax}z^{\prime}) se c​t′=z′2+r2ct^{\prime}=\sqrt{{z^{\prime}}^{2}+r^{2}}. Uzante z′​(τ)z^{\prime}(\tau) kaj t′​(τ)t^{\prime}(\tau) el (1), kaj uzante cos⁡α′=z′/(c​t′)\cos\alpha^{\prime}=z^{\prime}/(ct^{\prime}) el figuro 1, rezultiĝas

r=2​c2a​sinh⁡(a​τ/2​c);cos⁡α′=tanh⁡(a​τ/2​c).\displaystyle r=\frac{2c^{2}}{a}\sinh(a\tau/2c)\,\mathchar 59\relax\hskip 5.69054pt\cos\alpha^{\prime}=\tanh(a\tau/2c)\,. (4)

La unua esprimo indikas tiun cirklon de la ebeno, kiun vidas la observanto en propratempo τ\tau. Ĉar d​r/d​τ≈c\mathrm{d}r/\mathrm{d}\tau\approx c kiam τ≈0\tau\approx 0, tial la radiuso rr de luma cirklo komence egiĝas kun rapido cc. Poste rr egiĝas ankoraŭ pli rapide. Pro la dua esprimo, la angulo α′\alpha^{\prime} en figuro 1 etiĝas ekde π/2\pi/2 ĝis 0, dum la propratempo τ\tau kaj la loko z′z^{\prime} de observanto egiĝas ambaŭ de 0 ĝis ∞\infty.

Por priskribi luman percepton, la observanto kun rapido vv uzas inercian sistemon kie ĝi momente estas senmova, en momento de percepto. Do ni elektas sistemon SS kun rapido vv rilate al S′S\,^{\prime}, kaj havante akson zz sur akso z′z^{\prime}, kiel en figuro 1.

En sistemo SS, komponantoj de onda 4-vektoro de lumo eligita el rr estas kalkulitaj el komponantoj (3) per Lorentzaj transformoj, kiel

ν=γν′[1−(v/c)cosα′];kz=γν′(cosα′−v/c);kρ=−ν′sinα′;kφ=0.\displaystyle\nu\!=\!\gamma\nu\,^{\prime}[1-(v/c)\cos\alpha^{\prime}]\mathord{\mathchar 59\relax}\hskip 5.69054ptk^{z}\!\!=\!\gamma\nu\,^{\prime}(\cos\alpha^{\prime}-v/c)\mathord{\mathchar 59\relax}\hskip 5.69054ptk^{\rho}\!\!=\!-\nu\,^{\prime}\sin\alpha^{\prime}\mathchar 59\relax\hskip 5.69054ptk^{\varphi}\!\!=\!0\ . (5)

Ĉar la observanto foriras de fonto, oni naive povus esperi, ke frekvenco ν\nu de perceptata lumo estus plieta ol frekvenco ν′\nu\,^{\prime} de eligita lumo. Tamen tio ne veriĝas, kiel ni konstatas uzante la unuan el (3), kaj poste (2) kaj (4):

νν′=γ[ 1−vccosα′]=cosh(a​τc)[ 1−tanh(a​τc)tanh(a​τ2​c)]≡1.\displaystyle\frac{\nu}{\nu\,^{\prime}}=\gamma\left[\,1-\frac{v}{c}\cos\alpha^{\prime}\right]=\cosh\left(\frac{a\tau}{c}\right)\left[\,1-\tanh\left(\frac{a\tau}{c}\right)\tanh\left(\frac{a\tau}{2c}\right)\right]\equiv 1\,. (6)

Do la Dopplera faktoro D:=ν/ν′D:=\nu/\nu\,^{\prime} estas 1, t.e., ne estas Dopplera efiko. Tiu fakto ne estus esperata, precipe ĉar ĝi okazas en ĉiu momento τ\tau, kaj por iu ajn valoro de konstanta propra akcelo aa.

Alia malesperata fakto estas, ke malkonstantaj komponantoj kzk^{z} kaj kz′k^{z^{\prime}} ĉiam havas kontraŭajn signumojn, kaj saman modulon. Tion oni konstatas uzante kzk^{z} el (5) kaj kz′k^{z^{\prime}} el (3), poste (2) kaj (4):

kzkz′=γ⁡[cos⁡α′−v/c]cos⁡α′=cosh⁡(a​τ/c)​[tanh⁡(a​τ/2​c)−tanh⁡(a​τ/c)]tanh⁡(a​τ/2​c)≡−1.\displaystyle\frac{k^{z}}{k^{z^{\prime}}}=\frac{\gamma[\,\cos\alpha^{\prime}-v/c]}{\cos\alpha^{\prime}}=\frac{\cosh(a\tau/c)[\,\tanh(a\tau/2c)-\tanh(a\tau/c)]}{\tanh(a\tau/2c)}\equiv-1\,. (7)

Ĉar ankaŭ okazas kρ=kρ′k^{\rho}\!=\!k^{\rho^{\prime}}, tial la observanto en SS vidas la fonton antaŭen, kun angulo α\alpha sama al la angulo α′\alpha^{\prime} ĉe S′S^{\prime}, kiel montras figuro 1. El (4), α′\alpha^{\prime} etiĝas dum la movado, tial ankaŭ α\alpha etiĝas dum la movado, kaj do la observanto vidas la luman cirklon progrese nuliĝi.

Ripetinde, la observanto vidas la lumon nur se li estas dorse al eliganta ebeno. Nomiĝas aberacio, iu ajn ŝanĝo de ŝajna direkto de objekto pro movado de observanto. Aberacion de objekto ni nomu forta, se la objekto estas malantaŭ la moviĝanta observanto en sistemo S′S\,^{\prime} sed estas vidata antaŭen per observanto en sistemo SS. El (7), forta aberacio okazas se v>ccosα′v>c\,\cos\alpha^{\prime}, t.e., se la rapido de observanto estas pligranda ol la projekcio de rapido de lumo sur vojo de observanto (vidu figuron 1).

Speciale, fortan aberacion de objekto oni nomu simetria se anguloj α\alpha kaj α′\alpha^{\prime} estas samaj. Pro (2) kaj (4), ĉi tie fariĝas simetria aberacio de ĉiu vidata cirklo. Estas mirinda, ke tiu fenomeno okazas ekde komenco de movado de observanto, eĉ kun iu ajn valoro de konstanta propra akcelo.

3 Konkludo

Ni montris ke ne okazas Dopplera efiko sed estas simetria forta aberacio, tiel ke la lumaj cirkloj estas simetrie vidataj en la direkto mala al la ekbrilanta ebeno. Komence la observanto vidas malgrandan cirklon ĉe α=90o\alpha=90^{o}, poste la angulo progrese etiĝas ĝis nuli.

La metodo, kiun ni uzis ĉi tie por kalkuli Doppleran efikon, estas tre kompakta. Tamen la metodo uzata en niaj antaŭaj artikoloj [6, 7, 8, 9, 10] malkaŝas gravan proprecon de propra akcelo.

Tion celante, konsideru en sistemo S′S\,^{\prime} de figuro 1 lumsignalon eligitan en momento tf′t_{f}^{\prime} kaj perceptatan en momento to′t_{o}^{\prime}. Do la elig-eniga ekvacio estas c⁡(to′−tf′)=z′2​(to′)+r2c(t_{o}^{\prime}-t_{f}^{\prime})=\sqrt{{z^{\prime}}^{2}(t_{o}^{\prime})+r^{2}}; ĉi tie z′​(to′)z^{\prime}(t_{o}^{\prime}) estas kiel en (1), kaj rr estas radiuso de cirklo vidata per observanto en momento to′t_{o}^{\prime}. Diferenciante kaj poste farante tf′=0t_{f}^{\prime}=0 kaj d​tf′=d​τf\mathrm{d}t_{f}^{\prime}=\mathrm{d}\tau_{f}, ni ricevas d​τf=d​τo\mathrm{d}\tau_{f}=\mathrm{d}\tau_{o}, kaj do D=d​τf/d​τo=1D=\mathrm{d}\tau_{f}/\mathrm{d}\tau_{o}=1. Tiu rezulto aperas kaŝita en antaŭa artikolo [9]. Fakte, ĉiu lumsignalo en nuna artikolo estas kiel la signalo en limo inter fazoj 1 kaj 2 en sekcio 5 de [9].

Simile oni povus rericevi ĉiujn ajn rezultojn el antaŭaj sekcioj en ĉi tiu artikolo. Sed nun interesas nur la kompreno de graveco de konstanteco de propra akcelo al nuligo de Dopplera efiko.

Do, konsideru lumsignalon eligitan je tf′=0t_{f}^{\prime}=0, kaj inercian sistemon de momenta senmovo de observanto je tiu momento. En tiu sistemo, observanto havas konstantan propran akcelon aa en direkto z′z^{\prime}, kaj fonto restas en la sama z′=0z^{\prime}=0 kaj distancas rr perpendikulare.

Plu, konsideru duan signalon eligitan je momento d​tf′\mathrm{d}t_{f}^{\prime}, kaj inercian sistemon de momenta senmovo de observanto je tiu momento. En tiu dua sistemo, observanto havas konstantan propran akcelon aa en direkto z′z^{\prime}, estas en loko d​z′\mathrm{d}z^{\prime}, kaj la fonto havas infiniteziman rapidon en direkto malpozitiva de z′z^{\prime} kaj distancas rr perpendikulare. Ĉar la interspaco trakurata per la observanto estas duagrada en d​tf′\mathrm{d}t_{f}^{\prime}, tial la observanto estas konsiderata ankoraŭ en la komenca loko.

Por movado de lumsignalo, la rapido de fonto ne gravas. Ankaŭ rimarku, ke la infinitezima rapido de la fonto kontribuas duagrade al γ\gamma, do d​τf=d​tf′\mathrm{d}\tau_{f}=\mathrm{d}t_{f}^{\prime}. Tial la intertempo inter eligo kaj percepto estas la sama por la du signaloj, t.e., τo−0=(τo+d​τo)−(0+d​τf)\tau_{o}-0=(\tau_{o}+\mathrm{d}\tau_{o})-(0+\mathrm{d}\tau_{f}). Do d​τo=d​τf\mathrm{d}\tau_{o}=\mathrm{d}\tau_{f} kaj do D:=d​τf/d​τo=1D:=\mathrm{d}\tau_{f}/\mathrm{d}\tau_{o}=1, t.e., Dopplera efiko ne estas. Rimarku, ke tiu argumento nur validas kun propra akcelo, ĉar ĉi tiu estas difinata en inerciaj sistemoj de momenta senmovo.

Ni opinias, ke la rezultoj de ĉi tiu artikolo evidentigas la mirindan gravecon de konstanta propra akcelo ĉe special-relativeco.

Citaĵoj

  • [1] C. Møller, The theory of relativity, 2nd ed., Oxford U P, 1972.
  • [2] W. Rindler, Essential relativity, 2nd ed., Springer-Verlag, 1977.
  • [3] J. Dwayne Hamilton, The uniformly accelerated reference frame, Am. J. Phys. 46 83-9, 1978.
  • [4] L. D. Landau, E. M. Lifshitz, The classical theory of fields, 4th rev. English ed., Butterworth-Heinemann, 1996.
  • [5] W. Cochran, Some results on the relativistic Doppler effect for accelerated motion, Am. J. Phys. 57 1039-41, 1989.
  • [6] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, La relativeca tempo – I, Notas de Física, CBPF-NF-006/06, 2006; http://arxiv.org/abs/physics/0603053.
  • [7] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – I, Notas de Física, CBPF-NF-002/07, 2007; http://arxiv.org/abs/physics/0701092.
  • [8] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – II, Notas de Física, CBPF-NF-011/07, 2007; http://arxiv.org/abs/0704.1130.
  • [9] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj – I, Notas de Física, CBPF-NF-001/08, 2008; http://arxiv.org/abs/0801.2290.
  • [10] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – III, Notas de Física, CBPF-NF-018/08, 2008; http://arxiv.org/abs/0808.0126.