跳到论文正文
W Papers独立论文阅读器 arXiv:0808.0126 论文正文 计算阅读时间 · 0%
引用这篇论文根据当前论文元数据生成,正式投稿前建议核对。

    
  
License: arXiv.org perpetual non-exclusive license
arXiv:0808.0126v1 [physics.class-ph] 01 Aug 2008

Relativeca Dopplera efiko
ĉe unuforme akcelata movo – III

F.M. Paiva Affiliation: Departamento de Física, U.E. Humaitá II, Colégio Pedro II Affiliation: Rua Humaitá 80, 22261-040 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; fmpaiva@cbpf.br Affiliation: A.F.F. Teixeira Affiliation: Centro Brasileiro de Pesquisas Físicas Affiliation: 22290-180 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; teixeira@cbpf.br
Resumo

Ĉe special-relativeco ni detale priskribas lum-Doppleran efikon inter restanta lum-fonto kaj observanto kun rektlinia movado kaj konstanta propra akcelo.

In the context of special relativity, we describe with detail the Doppler effect between a light source at rest and an observer in linear motion and constant proper acceleration. To have an English version of this article, ask the authors.

1 Enkonduko

En antaŭaj artikoloj [6, 7, 8, 9] ni pridiskutis Doppleran efikon de lum-signalo inter fonto kaj observanto. Tie aŭ ambaŭ moviĝas aŭ unu moviĝas dum la alia restas. Ofte estas komenca fazo, kiam moviĝanta observanto ricevas signalon eligitan kiam fonto ankoraŭ ne moviĝas. La Doppleran faktoron de tia fazo ni kalkulis en [9], kaj nun ni plu esploras ties grafikaĵojn.

Tia sistemo fariĝas kun observanto komence en loko [x;y]=[0;0][x\mathchar 59\relax y]=[0\mathchar 59\relax 0], kaj lum-fonto en [L;P][L\mathchar 59\relax P], ambaŭ restantaj. Ĉi tie LL estas aŭ pozitiva, aŭ nula aŭ malpozitiva, kaj tute-ĝenerale PP estas aŭ pozitiva aŭ nula, laŭ figuro 1. Ekde momento t=0t=0, la observanto moviĝas kun konstanta propra akcelo aa, pozitive de akso xx, dum la fonto plu restas. Rimarku, ke se L>0L>0, la observanto komence proksimiĝas al la fonto, kaj se L<0L<0 ĝi ĉiam foriĝas de la fonto. Laŭ [9, ekvacio (23)], por t>0t>0 la Dopplera faktoro estas

D⁡(τ)=cosh⁡(a​τ/c)+[1+l−cosh⁡(a​τ/c)]​sinh⁡(a​τ/c)[1+l−cosh⁡(a​τ/c)]2+p2;l:=a​L/c2;p:=a​P/c2;\displaystyle D(\tau)=\cosh(a\tau/c)+\frac{[1+l-\cosh(a\tau/c)]\,\sinh(a\tau/c)}{\sqrt{[1+l-\cosh(a\tau/c)]^{2}+p^{2}}}\ \mathchar 59\relax\hskip 2.84526ptl:=aL/c^{2}\mathchar 59\relax\hskip 2.84526ptp:=aP/c^{2}\ \mathchar 59\relax (1)

kie τ\tau estas la propra tempo de observanto, elektante τ=0\tau=0 kiam t=0t=0.

Refer to caption

Figuro 1: Komencaj lokoj de observanto kaj fonto.

Sekve ni priskribas tri gravajn aferojn rilatajn al nia studo: tempan dilaton, propran akcelon, kaj Doppleran efikon.

Tempa dilato

Estiĝu inercia referenca sistemo SS, t.e., unu normohorloĝo fiksa en ĉiu spaca punkto, ĉiuj sinkronaj. La tempo tt mezurata per tiu horloĝaro nomiĝas tempa koordinato. Plu estiĝu moviĝanta normohorloĝo ℋ\cal H, kaj τ\tau ĝia propra tempo.

Supozu, ke kiam ℋ\cal H montras tempon τ1\tau_{1}, ĝi trapasas horloĝon de SS kiu montras tempon t1t_{1}. Poste, kiam ℋ\cal H montras tempon τ2\tau_{2}, ĝi trapasas alian horloĝon de SS, kiu montras tempon t2t_{2}. Laŭ special-relativeco la koordinata intertempo t2−t1t_{2}-t_{1} mezurata per la horloĝaro de SS estas pli granda ol la propra intertempo τ2−τ1\tau_{2}-\tau_{1} mezurata per horloĝo ℋ\cal H. Se intertempoj t2−t1=:d​tt_{2}-t_{1}=:\mathrm{d}t kaj τ2−τ1=:d​τ\tau_{2}-\tau_{1}=:\mathrm{d}\tau estas infinitezimaj, do special-relativeco diras, ke d​t=γ​d​τ\mathrm{d}t=\gamma\mathrm{d}\tau, kie γ:=1/1−v2/c2\gamma:=1/\sqrt{1-v^{2}/c^{2}}, estante vv la rapido de ℋ\cal H. Ĉar ĉiam γ≥1\gamma\geq 1, do ĉiam d​t≥d​τ\mathrm{d}t\geq\mathrm{d}\tau, kaj tiu ebla malsameco nomiĝas tempa dilato.

Propra akcelo

Special-relativeco ne permesas, ke objekto havas konstantan  Newtonan akcelon aN:=d2​x/d​t2a_{N}:=\mathrm{d}^{2}x/\mathrm{d}t^{2} dum tro longa tempo. Fakte, tia objekto atingus rapidon v:=d​x/d​tv:=\mathrm{d}x/\mathrm{d}t pli granda ol vakuo-lumo-rapido cc, kio ne estas ebla en tiu teorio.

Plej taŭgas al special-relativeco propra akcelo a:=γ3​aNa:=\gamma^{3}a_{N}. Memoru, ke ju pli granda la rapido des pli granda la faktoro de tempa dilato γ\gamma, kaj kiam la rapido proksimiĝas al cc, tiam γ\gamma emas al ∞\infty. Rezultas en ĉi tiu studo, ke konstanta propra akcelo aa respondas al malkreskanta Newtona akcelo aNa_{N} kaj, ke la rapido de objekto kun konstanta propra akcelo dum tre longa tempo apenaŭ emas al vakuo-lumo-rapido cc.

Fizike, oni povas difini propran akcelon aa de objekto kiel la Newtona akcelo mezurata en inercia referenca sistemo kun momente la sama rapido de objeto. Studoj de movado kun konstanta aa estas oftaj, kiel ĉe Møller [1, paĝo 72], Rindler [2, paĝo 49], Dwayne Hamilton [3], Landau kaj Lifshitz [4, paĝo 22], Cochran [5], kaj ni mem [6, 7, 8, 9].

Dopplera efiko

En propra momento τf\tau_{f} fonto eligas lum-signalon kun frekvenco νf\nu_{f}, laŭ siaj propraj mezuriloj. En propra momento τ\tau observanto ricevas tiun lum-signalon kun frekvenco ν\nu, laŭ siaj propraj mezuriloj. Plej ofte ν≠νf\nu\neq\nu_{f}; ĉi tiu ebla ŝanĝo de frekvenco nomiĝas Dopplera efiko, kaj la kvociento D⁡(τ):=ν/νfD(\tau):=\nu/\nu_{f} nomiĝas Dopplera faktoro. Se ν>νf\nu>\nu_{f}, la fenomeno nomiĝas al-violo (D>1D>1); kontraŭe nomiĝas al-ruĝo (D<1D<1).

Laŭ [7, 8, 9], la Doppleran faktoron oni povas kalkuli konsiderante du infinitezime sinsekvajn lum-signalojn. Estiĝu d​τf\mathrm{d}\tau_{f} la intertempo de eligo de tiuj du signaloj mezurita per la fonto, kaj estiĝu d​τ\mathrm{d}\tau la intertempo de ricevo de tiuj du signaloj mezurita per la observanto. Ekvivalente, estiĝu d​tf\mathrm{d}t_{f} kaj d​t\mathrm{d}t la respondaj intertempoj, mezuritaj per iu inercia referenca sistemo. La Dopplera faktoro je la momento τ\tau de ricevo de signalo estas

D⁡(τ)=d​τfd​τ=γ⁡(t)γf​(tf)​d​tfd​t.\displaystyle D(\tau)=\frac{\mathrm{d}\tau_{f}}{\mathrm{d}\tau}=\frac{\gamma(t)}{\gamma_{f}(t_{f})}\frac{\mathrm{d}t_{f}}{\mathrm{d}t}\ . (2)

En (2), la faktoro de tempa dilato γ⁡(t)\gamma(t) pro movado de observanto kontribuas por alviolo, kaj, en la nomanto, la faktoro de tempa dilato γf​(tf)\gamma_{f}(t_{f}) pro movado de fonto kontribuas por alruĝo. La foriĝ-proksimiĝa faktoro d​tf/d​t\mathrm{d}t_{f}/\mathrm{d}t povas kontribui ambaŭmaniere: dum proksimiĝo ĝi estas pli granda ol 11, do kontribuas por alviolo, kaj dum foriĝo ĝi estas pli eta ol 11, do kontribuas por alruĝo. La Dopplera faktoro (2) estas rezulto de tiuj tri kontribuoj.

En nuna studo la fonto restas, do γf​(tf)=1\gamma_{f}(t_{f})=1, kaj do D⁡(τ)=γ⁡(t)​d​tf/d​tD(\tau)=\gamma(t)\,\mathrm{d}t_{f}/\mathrm{d}t havas nur du faktorojn. Tio simpligas la diskuton pri ekvacio (2) al la jenaj ĝeneralaĵoj. 1: ĉe proksimiĝo de observanto al fonto, la Dopplera efiko estas alviolo pro ambaŭ faktoroj. 2: ĉe preterpaso, t.e., pozicio x=Lx=L de moviĝanta observanto en figuro 1 estante P≠0P\neq 0, faktoro d​tf/d​t=1\mathrm{d}t_{f}/\mathrm{d}t=1 ne kontribuas, do γ⁡(t)\gamma(t) faktoro estras farante alviolon. 3: ĉe foriĝo, aŭ la alruĝa faktoro d​tf/d​t\mathrm{d}t_{f}/\mathrm{d}t aŭ la alviola faktoro γ⁡(t)\gamma(t) estras, farante plurajn interesajn eblecojn.

Sekcio 2 montras nian plej gravan rezulton, la studon de grafikaĵoj de Dopplera faktoro. Sekcio 3 montras iujn detalojn plu, kaj Sekcio 4 konkludas.

2 Grafikaĵoj

Refer to caption

Figuro 2: Super estas 6 ecoj de grafikaĵo de Dopplera  faktoro  DD kontraŭ a​τ/ca\tau/c, respondaj al ĉiu regiono de la malsupera diagramo. Tiu diagramo montras 6 regionojn, de r1r_{1} ĝis r6r_{6}, laŭ valoroj de l=a​L/c2l=aL/c^{2} kaj p=a​P/c2p=aP/c^{2}, kaj montras kurbojn {α​;​β​;​γ\alpha\mathord{\mathchar 59\relax}\beta\mathord{\mathchar 59\relax}\gamma}, kiuj limigas tiujn regionojn. Regiono r5r_{5} estas akso l=0l=0. Nigraj buloj (∙\bullet) montras la valorojn de ll kaj pp rilatajn al ĉiu grafikaĵo.

Nun ni studas grafikaĵojn de Dopplera faktoro el ekvacio (1), montratajn en figuro 2. Ĉar en komenca momento τ=0\tau=0 la observanto restas, tiam Dopplera efiko ne estas, D⁡(0)=1D(0)=1. Laste, kiam τ→∞\tau\rightarrow\infty, okazas foriĝo, kaj la interspaco de fonto al observanto estas multe pligranda ol PP. Do la movado estas preskaŭ kolinia, kaj do la Dopplera efiko emas al plej forta alruĝo, t.e., la Dopplera faktoro estas D⁡(∞)→0D(\infty)\rightarrow 0.

La signaloj de D′​(0)D\,^{\prime}(0) kaj ll estas la sama. Tio estas facile komprenebla. Ja, se l>0l>0 la movado estas komence proksimiĝo, do la Dopplera efiko estas alviolo, kaj se l<0l<0 la movado estas komence foriĝo kun malgranda rapido, do la Dopplera efiko estas alruĝo. Ankaŭ rimarku, ke D′′​(0)>0D\,^{\prime\prime}(0)>0, do la unua derivaĵo D′​(τ)D\,^{\prime}(\tau) pliiĝas je τ=0\tau=0.

Nun ni analizas ĉiu grafikaĵo en figuro 2. Estas ses ecoj de grafikaĵo, pendante de valoroj de ll kaj pp. En tiu figuro, malsupera diagramo l×pl\times p limigas ses regionojn, de r1r_{1} ĝis r6r_{6}, per kurboj {α​;​β​;​γ\alpha\mathord{\mathchar 59\relax}\beta\mathord{\mathchar 59\relax}\gamma}. Ĉiu regiono respondas al iu eco de grafikaĵo.

Grafikaĵoj de regiono r1r_{1} estas la plej simplaj: ĉiam D⁡(τ)≤1D(\tau)\leq 1, D′​(τ)<0D\,^{\prime}(\tau)<0 kaj D′′​(τ)>0D^{\prime\prime}(\tau)>0, do ili similas al exp(−aτ/c)\exp(-a\tau/c). Vere, ili estas ĝuste D(τ)=exp(−aτ/c)D(\tau)=\exp(-a\tau/c) se p=0p=0 kaj l<0l<0.

Kurbo α\alpha estas limo inter regionoj r1r_{1} kaj r2r_{2}, t.e., inter regiono de D′′​(τ)D\,^{\prime\prime}(\tau) ĉiam pozitiva kaj regiono kie ĝi povas esti malpozitiva. Tiu kurbo malkovriĝas per forigo de τ\tau el D′′​(l​;​p​;​τ)=0D\,^{\prime\prime}(l\mathord{\mathchar 59\relax}p\mathord{\mathchar 59\relax}\tau)=0 kaj D′′′​(l​;​p​;​τ)=0D\,^{\prime\prime\prime}(l\mathord{\mathchar 59\relax}p\mathord{\mathchar 59\relax}\tau)=0. Oni montras, ke α\alpha havas horizontalan asimptoton, p2=32​(11​33−59)p^{2}=\frac{3}{2}(11\sqrt{33}-59), t.e., p≈2​;​51p\approx 2\mathord{\mathchar 59\relax}51.

Grafikaĵoj de r2r_{2} malsamiĝas al tiuj de r1r_{1} pro ĝibo. Tamen tiu ĝibo ne havas maksimumon, ĉar ĉiam D′​(τ)≠0D\,^{\prime}(\tau)\neq 0. Tiu ĝibo okazas pro pliforta alviola kontribuo de γ\gamma faktoro. Vere, ĉar pp estas pli granda kompare kun r1r_{1}, komence la foriĝo estas malpli kolinia ol en r1r_{1}, do alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro estas malpli forta. Tamen, tiu alruĝa kontribuo plifortiĝas kiam la foriĝo estas preskaŭ kolinia.

Kurbo β\beta estas limo inter regionoj r2r_{2} kaj r3r_{3}, t.e., inter regiono de D′​(τ)D\,^{\prime}(\tau) ĉiam malpozitiva kaj regiono kie ĝi povas esti pozitiva. Tiu kurbo malkovriĝas per forigo de τ\tau el ekvacioj D′​(l​;​p​;​τ)=0D\,^{\prime}(l\mathord{\mathchar 59\relax}p\mathord{\mathchar 59\relax}\tau)=0 kaj D′′​(l​;​p​;​τ)D^{\prime\prime}(l\mathord{\mathchar 59\relax}p\mathord{\mathchar 59\relax}\tau) =0=0. Jen β\beta:

l=1−5​p2/271−p2/27−1.\displaystyle l=\frac{1-5\,p^{2}/27}{\sqrt{1-p^{2}/27}}-1\ . (3)

Oni klare rimarkas el (3), ke β\beta havas horizontalan asimptoton p=3​3p=3\sqrt{3}.

Grafikaĵoj de r3r_{3} malsamiĝas al tiuj de r2r_{2} ĉar la ĝibo havas maksimumon. Tamen tiu maksimumo estas pli eta ol 11, do alviolo ne okazas. Ju pli granda pp kompare kun |l||l| des malpli kolinia la komenca foriĝo. Do la alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro malfortiĝas komence kaj la ĝibo pliiĝas.

Kurbo γ\gamma estas limo inter regionoj r3r_{3} kaj r4r_{4}, t.e., inter regiono de D⁡(τ)D(\tau) pli eta ol 11 kaj regiono kie ĝi povas esti pli granda ol 11. Tiu kurbo malkovriĝas per forigo de τ\tau el ekvacioj D⁡(l​;​p​;​τ)=1D(l\mathord{\mathchar 59\relax}p\mathord{\mathchar 59\relax}\tau)=1 kaj D′​(l​;​p​;​τ)=0D\,^{\prime}(l\mathord{\mathchar 59\relax}p\mathord{\mathchar 59\relax}\tau)=0; ĝi estas la parabolo p=2​−2​lp=2\sqrt{-2\,l\,}.

Grafikaĵoj de r4r_{4} malsamiĝas al tiuj de r3r_{3} ĉar iliaj maksimumoj estas pli granda ol 11, t.e., poste komenca alruĝo estas alviolo. Tio okazas, ĉar la foriĝa movado komence estas sufiĉe ne kolinia, tiel kiel, post iom da tempo, alviola kontribuo de γ\gamma faktoro superas la alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro. Tio estas senpere relativeca fenomeno, ĉar Newtone nur alruĝo okazas ĉe foriĝa movado.

Grafikaĵoj de r5r_{5} estas en limo inter r4r_{4} kaj r6r_{6}. Ili respondas al l=0l=0 do havas D′​(0)=0D\,^{\prime}(0)=0. Tio okazas ĉar komence ne estas proksimiĝo nek foriĝo. Tuj poste, alviola kontribuo de γ\gamma faktoro estras super alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro. Laste, la movado fariĝas preskaŭ kolinia foriĝo, do alruĝo de foriĝa faktoro estras.

Grafikaĵoj de r6r_{6} respondas al l>0l>0. Komence estas proksimiĝo de observanto al fonto, do proksimiĝa faktoro d​tf/d​t\mathrm{d}t_{f}/\mathrm{d}t fortigas la alviolan kontribuon de γ\gamma. Laste, la movado fariĝas preskaŭ kolinia foriĝo, kaj la alruĝa kontribuo de foriĝa faktoro estras.

3 Detalo

Eblas pli detala analizo de regionoj r4r_{4}, r5r_{5} kaj r6r_{6} el figuro 2. Fakte, figuro 3 montras subregionojn {r4′\{r^{\prime}_{4}, r4′′r^{\prime\prime}_{4}, r4′′′}r^{\prime\prime\prime}_{4}\}, {r5′′\{r^{\prime\prime}_{5}, r5′′′}r^{\prime\prime\prime}_{5}\}, {r6′′\{r^{\prime\prime}_{6}, r6′′′}r^{\prime\prime\prime}_{6}\}, laŭ transfleksejoj en grafikaĵoj estas super aŭ sub D=1D=1.

Refer to caption

Figuro 3: Plu detaloj pri regionoj r4r_{4}, r5r_{5} kaj r6r_{6} el figuro 2. Super estas sep ecoj de grafikaĵo de Dopplera faktoro DD kontraŭ a​τ/ca\tau/c, responde al ĉiu subregiono de la malsupera diagramo. Tiu diagramo montras sep subregionojn {r4′\{r^{\prime}_{4}, r4′′r^{\prime\prime}_{4}, r4′′′r^{\prime\prime\prime}_{4}, r5′′r^{\prime\prime}_{5}, r5′′′r^{\prime\prime\prime}_{5}, r6′′r^{\prime\prime}_{6}, r6′′′}r^{\prime\prime\prime}_{6}\} laŭ valoroj de l=a​L/c2l=aL/c^{2} kaj p=a​P/c2p=aP/c^{2}, kaj montras kurbojn γ\gamma, δ1\delta_{1} kaj δ2\delta_{2}, kiuj limigas tiuj subregionoj. Subregionoj r5′′r^{\prime\prime}_{5} (havante p<2​2p<2\sqrt{2}) kaj r5′′′r^{\prime\prime\prime}_{5} (kies p>2​2p>2\sqrt{2}) estas sur akso l=0l=0. Nigraj buloj (∙\bullet) en la diagramo montras la valorojn de ll kaj pp rilatajn al ĉiu grafikaĵo, kaj nigraj buletoj (•) en la grafikaĵoj montras transfleksejojn.

Kurboj δ1\delta_{1} kaj δ2\delta_{2} limigas tiujn subregionoj kaj rilatas al la unua kaj dua transfleksejo, respektive. Ambaŭ kurboj malkovriĝas per forigo de τ\tau el ekvacioj D⁡(l​;​p​;​τ)=1D(l\mathord{\mathchar 59\relax}p\mathord{\mathchar 59\relax}\tau)=1 kaj D′′​(l​;​p​;​τ)=0D^{\prime\prime}(l\mathord{\mathchar 59\relax}p\mathord{\mathchar 59\relax}\tau)=0. Uzante la parametron m∈[1​;​∞]m\in[1\mathord{\mathchar 59\relax}\infty], jen ili:

l=m−1m+1​(1−2​m∓6+3​m2);p=2​(m−1)m+1​(3​m±6+3​m2);\displaystyle l=\frac{m-1}{m+1}\left(1-2m\mp\sqrt{6+3m^{2}}\right)\mathchar 59\relax\hskip 20.00003ptp=\frac{\sqrt{2(m-1)}}{m+1}\left(3m\pm\sqrt{6+3m^{2}}\right)\ \mathchar 59\relax (4)

kie la superaj kaj subaj signaloj respondas al δ1\delta_{1} kaj δ2\delta_{2}, respektive. Oni montras, ke ambaŭ kurboj kuniĝas kun parabolo p=2​−3​lp=2\sqrt{-3\,l\,} ĉe m→∞m\rightarrow\infty.

4 Konkludo

Certe oni povas fari pli detalan matematikan analizon de grafikaĵoj de Dopplera faktoro kaj pridiskuti interpreton el ili. Ekzemple, akso p=0p=0 el regiono r6r_{6} respondas al trapaso de fonto per observanto, farante malkontinuecon en Dopplera faktoro. Tiun aferon studas [7] kaj la plej grava rezulto estas en ties figuro 5.b, plej specife en la kvadranto kun τ>0\tau>0. La malkontinueco okazas ĉar je la momento de trapaso, alviolo pro kolinia proksimiĝo subite fariĝas alruĝo pro kolinia foriĝo.

Interesas rimarki, ke ĉi tiu studo taŭgas ankaŭ por komenca fazo de Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj, t.e., kiam moviĝanta observanto ricevas signalon el fonto, kiu ankoraŭ ne moviĝas. Tiun problemon pridiskutas antaŭa artikolo [9]. En estonta artikolo ni uzas rezultojn de ĉi tiu nuna artikolo por pli detaligi rezultojn de [9].

Citaĵoj

  • [1] C. Møller, The theory of relativity,
    2nd ed., Oxford U P, 1972.
  • [2] W. Rindler, Essential relativity,
    2nd ed., Springer-Verlag, 1977.
  • [3] J. Dwayne Hamilton, The uniformly accelerated reference frame,
    Am. J. Phys. 46 83-9, 1978.
  • [4] L. D. Landau, E. M. Lifshitz, The classical theory of fields,
    4th rev. English ed., Butterworth-Heinemann, 1996.
  • [5] W Cochran, Some results on the relativistic Doppler effect for accelerated motion,
    Am. J. Phys. 57 1039-41, 1989.
  • [6] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, La relativeca tempo – I,
    Notas de Física, CBPF-NF-006/06, 2006
    http://arxiv.org/abs/physics/0603053.
  • [7] F. M. Paiva, A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – I,
    Notas de Física, CBPF-NF-002/07, 2007
    http://arxiv.org/abs/physics/0701092.
  • [8] F. M. Paiva, A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko ĉe unuforme akcelata movo – II,
    Notas de Física, CBPF-NF-011/07, 2007
    http://arxiv.org/abs/0704.1130.
  • [9] F. M. Paiva, A. F. F. Teixeira, Relativeca Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj – I,
    Notas de Física, CBPF-NF-001/08, 2008
    http://arxiv.org/abs/0801.2290.