跳到论文正文
W Papers独立论文阅读器 arXiv:0801.2290 论文正文 计算阅读时间 · 0%
引用这篇论文根据当前论文元数据生成,正式投稿前建议核对。

    
  
License: Assumed arXiv.org perpetual non-exclusive license
arXiv:0801.2290v2 [physics.gen-ph] 27 Feb 2008

Relativeca Dopplera efiko inter du akcelataj korpoj – I

F.M. Paiva Affiliation: Departamento de Física, U.E. Humaitá II, Colégio Pedro II Affiliation: Rua Humaitá 80, 22261-040 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; fmpaiva@cbpf.br Affiliation: A.F.F. Teixeira Affiliation: Centro Brasileiro de Pesquisas Físicas Affiliation: 22290-180 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; teixeira@cbpf.br
Resumo

Ni priskribas luman Doppleran efikon inter same akcelataj fonto kaj observanto ĉe special-relativeco. La propraj akceloj estas konstantaj kaj paralelaj.
- - - - - - - - - - -
We describe the Doppler effect between equally accelerated light source and observer under the special relativity. The proper accelerations are constant and parallel. An English version is available by request.

1 Enkonduko

Lorentzaj transformoj estas gravaj en special-relativeco. Ili montras kiel, el koordinata priskribo de fizika situacio per iu inercia referenca sistemo, oni trovas priskribon per alia inercia referenca sistemo. Tamen, tio ne montras tion kion observanto vere vidas. Por tio, oni devas konsideri plurajn faktorojn, ĉefe, Doppleran efikon.

En antaŭaj artikoloj [1, 2, 3] ni studis luman Doppleran efikon ĉe kelkaj specialaj situacioj: tie aŭ observanto aŭ fonto restas. Ĉi tie, ambaŭ moviĝas. Ili moviĝas ĉe konstanta propra akcelo, kiu tre taŭgas por special-relativeco. Fakte, tiu akcelo estas relativeca ekvivalenta de Newtona konstanta akcelo, kaj plibone ne generas rapidon pli granda ol rapido de lumo en vakuo, cc; cetere ĝi multe simpligas kalkulon, kaj havas specialajn kvalitojn pri kiuj ni diskutos en Konkludo.

Luma Dopplera efiko estas malsameco ν′≠ν\nu\,^{\prime}\!\neq\!\nu de frekvenco ν′\nu\,^{\prime} de eligita lumo kaj frekvenco ν\nu de observata lumo, pro movado de fonto aŭ observanto, aŭ ambaŭ. Proporcio D=ν/ν′D=\nu/\nu\,^{\prime} nomiĝas Dopplera faktoro. Ĉar frekvenco estas inverso de periodo, tial ni difinas Doppleran faktoron kiel

D⁡(τ):=d​τ′d​τ=γ⁡(t)γ⁡(t′)​d​t′d​t.\displaystyle D(\tau):=\frac{\mathrm{d}\tau^{\prime}}{\mathrm{d}\tau}=\frac{\gamma(t)}{\gamma(t^{\prime})}\frac{\mathrm{d}t^{\prime}}{\mathrm{d}t}\ . (1)

Ĉi tie d​τ′\mathrm{d}\tau^{\prime} estas infinitezima propra intertempo per fonto inter eligo de du lumaj signaloj, kaj d​τ\mathrm{d}\tau estas infinitezima propra intertempo per observanto inter enigo de tiuj signaloj. Momento de eligo de lumo-signalo el fonto nomiĝas t′t^{\prime} aŭ τ′\tau^{\prime}, kaj momento de enigo de tiu signalo en observanto nomiĝas tt aŭ τ\tau. Ĉe la tria termo en (1), ni uzis rilaton de intertempa dilato d​τ=d​t/γ\mathrm{d}\tau=\mathrm{d}t/\gamma inter propra kaj koordinata intertempoj, kie γ:=1/1−v2/c2\gamma:=1/\sqrt{1-v^{2}/c^{2}}, kaj v:=d​x/d​tv:=\mathrm{d}x/\mathrm{d}t .

Por kalkuli Doppleran faktoron ni unue kalkulas distancon inter loko de fonto je momento t′t^{\prime} de eligo de signalo kaj loko de observanto je momento tt de enigo de tiu signalo. Poste ni egalas tiun distancon al distanco c⁡(t−t′)c(t-t^{\prime}) kiun lumo trakuras dum intertempo t−t′t-t^{\prime}. Tiu ekvacio, nomota elig-eniga ekvacio, rilatas momentojn de eligo t′t^{\prime} (aŭ τ′\tau^{\prime}) kun momentoj de enigo tt (aŭ τ\tau). Diferenciante ĝin ni havigas Doppleran faktoron je momento tt (aŭ τ\tau), per ekvacio (1).

Dopplera efiko kun D<1D<1 nomiĝas “ruĝ-delokiĝo”, ĉar frekvenco etiĝas; ekzemple, delokiĝo de flava koloro al ruĝa. Kontraŭe, efiko kun D>1D>1 nomiĝas “viol-delokiĝo”. Se D=1D=1 oni diras ke ne estas Dopplera efiko. Rimarku, ke ĉar propratempoj d​τ′\mathrm{d}\tau^{\prime} kaj d​τ\mathrm{d}\tau estas Lorentze skalaraj, do ankaŭ Dopplera faktoro DD estas Lorentze skalara.

Iuj rezultoj pri Dopplera efiko troviĝas ekzemple en [1, 2, 3, 4]. Unue, se fonto kaj observanto kolinie foriĝas unu de la alio, okazas ruĝ-delokiĝo. Kontraŭe, se ili kolinie alproksimiĝas, okazas viol-delokiĝo. Due, se fonto ĉirkaŭiras restantan observanton, okazas ruĝ-delokiĝo, pro intertempa dilato ĉe fonto. Kontraŭe, se observanto ĉirkaŭiras restantan fonton, okazas viol-delokiĝo.

Iom pli ĝenerale, estiĝu restanta fonto kaj moviĝanta observanto kun rapido VV, kiel en figuro 1(a), do elig-eniga ekvacio estas P2+x2​(t)=c⁡(t−t′)\sqrt{P^{2}+x^{2}(t)}=c(t-t^{\prime}). Diferenciante kaj uzante iom da geometrio, Dopplera faktoro estiĝas

D=γ⁡(1−Vc​cos⁡α).\displaystyle D=\gamma\left(1-\frac{V}{c}\cos\alpha\right)\ . (2)

Kontraŭe, por restanta observanto kaj moviĝanta fonto kun rapido VV, kiel en figuro 1(b), elig-eniga ekvacio estas P2+x2​(t′)=c⁡(t−t′)\sqrt{P^{2}+x^{2}(t^{\prime})}=c(t-t^{\prime}). Diferenciante, Dopplera faktoro estiĝas

D=[γ⁡(1+Vc​cos⁡α)]−1.\displaystyle D=\left[\gamma\left(1+\frac{V}{c}\cos\alpha\right)\right]^{-1}\ . (3)

En tiuj du pli ĝeneralaj okazoj, Dopplera faktoro dependas de rapido kaj de angulo.

Refer to caption

Figuro 1: El sekcio 1. (a) Restanta fonto kaj moviĝanta observanto. (b) Kontraŭe.

Ni esploras kvin malsamajn fizikajn sistemojn, en kiuj observanto kaj fonto moviĝas kun sama konstanta propra akcelo. Je la unuaj du sistemoj, observanto kaj fonto moviĝas kolinie. Je la tria, movadoj estas paralelaj kaj ortaj al linio kunigante ilin. Kaj fine, je la du lastaj, movadoj estas ankaŭ paralelaj, sed klinaj rilate al tiu linio. Ĉe ĉiu sistemo, ni inspektas plurajn eblajn fazojn. Ĉe fazo 0, restanta observanto ricevas signalon eligitan el fonto ankaŭ restanta; ĉar ne estas Dopplera efiko en tiu fazo (D=1D=1), tiu fazo ne estos ordinare prezentata. Ĉe fazo 1, moviĝanta observanto ricevas signalon eligitan el ankoraŭ restanta fonto. Fine, ĉe fazo 2, moviĝanta observanto ricevas signalon eligitan el ankaŭ moviĝanta fonto; ni rimarkos, ke ĉi tiu fazo ne ĉiam ekzistas.

Sekcio 2 difinas propran akcelon de korpo, kaj priskribas movadon de korpo se tiu akcelo estas konstanta. En sekcio 3, observanto moviĝas malantaŭ fonto, kaj en sekcio 4, kontraŭe. Sekcio 5 priskribas la nekolinian ortan movadon. Sekcioj 6 kaj 7 priskribas klinajn movadojn kun observanto malantaŭ fonto kaj kontraŭe. Sekcio 8 konkludas.

2 Konstanta propra akcelo

Antaŭigante studon de Dopplera faktoro, ĉi tiu sekcio difinas propran akcelon, kaj priskribas movadon laŭ konstanta propra akcelo, kiel Møller [5, paĝoj 73-74] kaj Rindler [4, paĝo 49].

Estiĝu inercia referenca sistemo en kiu korpo momente ripozas. En tiu sistemo, derivaĵo de rapido de korpo rilate al tempo nomiĝas propra akcelo aa de korpo (rimarku, ke aa estas Lorentze skalara). Ĉe unudimensia movado, oni montras, ke en iu ajn inercia referenca sistemo

a=d⁡(γ​v)d​t.\displaystyle a=\frac{\mathrm{d}(\gamma v)}{\mathrm{d}t}\ . (4)

Estiĝu korpo komence restanta (v0=0v_{0}=0) en pozicio 00 de akso xx de inercia sistemo S0S_{0} de referenco. Ekde t=0t=0 (τ=0\tau=0), ĝi moviĝu kun konstanta propra akcelo aa en pozitiva direkto de xx. Integrante (4), la movado estiĝas

x\displaystyle x =\displaystyle= c2a​(1+(a​t/c)2−1)=c2a​[cosh⁡(a​τ/c)−1],\displaystyle\frac{c^{2}}{a}\left(\sqrt{1+(at/c)^{2}}-1\right)=\frac{c^{2}}{a}\left[\,\cosh(a\tau/c)-1\,\right]\ , (5)
v\displaystyle v =\displaystyle= a​t1+(a​t/c)2=c​tanh⁡(a​τ/c),\displaystyle\frac{at}{\sqrt{1+(at/c)^{2}}}=c\tanh(a\tau/c)\ , (6)
γ\displaystyle\gamma =\displaystyle= 1+(a​t/c)2=cosh⁡(a​τ/c),\displaystyle\sqrt{1+(at/c)^{2}}=\cosh(a\tau/c)\ , (7)
a​t/c\displaystyle at/c =\displaystyle= sinh⁡(a​τ/c).\displaystyle\sinh(a\tau/c)\ . (8)

Rimarku en (6), ke v→cv\rightarrow c kiam t→∞t\rightarrow\infty. Eblas pruvi, ke Newtona akcelo (aN:=d​v/d​ta_{N}:=\mathrm{d}v/\mathrm{d}t) de tiu movado estas aN​(t)=a/γ3​(t)a_{N}(t)=a/\gamma^{3}(t), kiu etiĝas laŭ tempo, ĉar γ⁡(t)\gamma(t) egiĝas laŭ rapido.

3 Observanto malantaŭ fonto

Refer to caption

Figuro 2: El sekcio 3. (a) Observanto AA kaj luma fonto A′A\,^{\prime} komence restas ĉe x=0x=0 kaj x=L>0x=L>0, respektive. (b) Ambaŭ AA kaj A′A^{\prime} akceliĝas dekstren ekde t=0t=0. Sagoj je 135o indikas lumajn signalojn. Observanto ricevas signalojn eligitajn el fonto kaj restanta (α\alpha) kaj moviĝanta (β\beta).

Laŭ figuro 2(a), kaj observanto AA kaj luma fonto A′A^{\prime} restas en inercia sistemo S0S_{0} de referenco. Ekde t=0t=0, ambaŭ moviĝas dekstren en akso xx, kun sama konstanta propra akcelo aa.

Ĉe fazo 1, observanto moviĝas laŭ (5), kaj ricevas signalojn (kiel sago α\alpha en figuro 2(b)) eligitajn el fonto restanta en L>0L>0; do elig-eniga ekvacio estas L−x⁡(t)=c⁡(t−t′)L-x(t)=c(t-t^{\prime}). Uzante (5) por x⁡(t)x(t), kaj (8) por t⁡(τ)t(\tau), kaj t′=τ′t^{\prime}=\tau^{\prime}, tiu ekvacio estiĝas

τ′=ca​[exp⁡(a​τ/c)−(1+a​L/c2)].\displaystyle\tau^{\prime}=\frac{c}{a}[\,{\rm exp}(a\tau/c)-(1+aL/c^{2})\,]\ . (9)

Fazo 1 finiĝas je τ0\tau_{0}, kiu estas la valoro de τ\tau en (9) se τ′=0\tau^{\prime}=0:

exp⁡(a​τ0c):=1+a​Lc2.\displaystyle{\rm exp}\left(\frac{a\tau_{0}}{c}\right):=1+\frac{aL}{c^{2}}\ . (10)

Kalkulante d​τ′/d​τ\mathrm{d}\tau^{\prime}/\mathrm{d}\tau el (9) aperas Dopplera faktoro

D1=exp⁡(a​τ/c),0<τ<τ0.\displaystyle D_{1}={\rm exp}(a\tau/c),\hskip 5.69054pt0<\tau<\tau_{0}\ . (11)

Oni rimarkas, ke DD eksponenciale egiĝas en fazo 1, kiel figuro 3(b) montras. Tio estas facile komprenebla, ĉar en inercia sistemo S0S_{0}, observanto alproksimiĝas al restanta fonto pli kaj pli rapide, do li vidas viol-delokiĝon pli kaj pli forta.

Refer to caption

Figuro 3: El sekcio 3. (a) Direkto de akcelo kaj movado. (b) Dopplera faktoro DD kiel funkcio de propratempo τ\tau de observanto. Estas τ0\tau_{0} en (10).

Ĉe fazo 2 (kiel sago β\beta en figuro 2(b)), ambaŭ A′A\,^{\prime} kaj AA moviĝas, do nova elig-eniga ekvacio estas L+x⁡(t′)−x⁡(t)=c⁡(t−t′)L+x(t^{\prime})-x(t)=c(t-t^{\prime}); uzante (5) por x⁡(t′)x(t^{\prime}) kaj x⁡(t)x(t), kaj uzante (8) por tt kaj t′t^{\prime}, tiu ekvacio estiĝas

exp⁡(a​τ′/c)=exp⁡(a​τ/c)−(a​L/c2).\displaystyle{\rm exp}(a\tau^{\prime}/c)={\rm exp}(a\tau/c)-(aL/c^{2}). (12)

Fine, kalkulante d​τ′/d​τ\mathrm{d}\tau^{\prime}/\mathrm{d}\tau el (12) aperas faktoro

D2=11−(aL/c2)exp(−aτ/c),τ>τ0.\displaystyle D_{2}=\frac{1}{1-(aL/c^{2})\,{\rm exp}(-a\tau/c)}\ ,\hskip 5.69054pt\tau>\tau_{0}\ . (13)

Ni rimarkas en (13) kaj en figuro 3(b), ke D2D_{2} etiĝas ekde τ=τ0\tau=\tau_{0}. Tio estas facile komprenebla en inercia sistemo S0S_{0} de referenco: Newtona akcelo aN​(t)a_{N}(t) de observanto, je momento tt de ricevo de lumo, estas pli eta ol Newtona akcelo aN​(t′)a_{N}(t^{\prime}) de fonto, je momento t′<tt^{\prime}<t de eligo de tiu lumo; do observanto en x⁡(t)x(t) alproksimiĝas al loko x⁡(t′)x(t^{\prime}) de eligo de lumo pli kaj pli malrapide.

Ni ankaŭ rimarkas en (13) kaj en figuro 3(b), ke okazas D2→1D_{2}\rightarrow 1 kiam τ→∞\tau\rightarrow\infty; tiam ambaŭ observanto kaj fonto havas rapidon ĉirkaŭe cc, kaj ne ekzistas Dopplera efiko. Newtona kinematiko facile eksplikas tiun fakton: se fonto kaj observanto estas kolinie moviĝantaj kun similaj rapidoj, Dopplera efiko ne ekzistas. Sed relativeca kinematiko bezonas fari pli detalan analizon. Rapido de observanto (je momento τ\tau de ricevo de signalo) mezurata en inercia sistemo de momenta ripozo de fonto (je momento τ′\tau^{\prime} de eligo de tiu signalo) estas V=[v⁡(τ)−v⁡(τ′)]/[1−v⁡(τ)​v​(τ′)/c2]V=[v(\tau)-v(\tau^{\prime})]/[1-v(\tau)v(\tau^{\prime})/c^{2}]. Uzante (6) por v⁡(τ)v(\tau) kaj v⁡(τ′)v(\tau^{\prime}), tiu estiĝas V=c​tanh⁡a⁡(τ−τ′)/cV=c\,\tanh\,a(\tau-\tau^{\prime})/c. Ekvacio (12) implicas (τ−τ′)→(L/c)exp(−aτ/c)→0(\tau-\tau^{\prime})\rightarrow(L/c)\,{\rm exp}(-a\tau/c)\rightarrow 0 kiam τ→∞\tau\rightarrow\infty, do relativa rapido VV (de loko de ricevo al loko de eligo) nuliĝas kiam τ→∞\tau\rightarrow\infty, eksplikante D2→1D_{2}\rightarrow 1.

Kurioze, ĉe inercia sistemo S0S_{0} de referenco, distanco inter loko L+x⁡(t′)L+x(t^{\prime}) de eligo de signalo kaj loko x⁡(t)x(t) de ricevo ĉiam etiĝas, de LL je t=0t=0 ĝis L/2L/2 je t→∞t\rightarrow\infty. Tio estas facile komprenebla ĉar rapido de observanto kiam t→∞t\rightarrow\infty estas proksimume cc, kaj rapido de signalo estas −c-c; do renkonto de observanto kun signalo okazas ĉe mezo de konstanta distanco LL de observanto al fonto.

4 Fonto malantaŭ observanto

Refer to caption

Figuro 4: El sekcio 4. (a) Fonto A′A\,^{\prime} kaj observanto AA komence restas en x=−L<0x=-L<0 kaj x=0x=0, respektive. (b) Ambaŭ akceliĝas dekstren ekde t=0t=0; fontoj A1′A_{1}^{\prime} kaj A2′A_{2}^{\prime} moviĝas ekde x=−L1x=-L_{1} kaj −L2-L_{2}, respektive, estante 0<L1<c2/a0<L_{1}<c^{2}\!/a kaj L2>c2/aL_{2}>c^{2}\!/a. Sagoj je 45o45^{\rm o} indikas lumajn signalojn. Moviĝanta observanto AA ricevas lumon eligitan el fonto A1′A_{1}^{\prime} kaj restanta (α)(\alpha) kaj moviĝanta (β)(\beta). Sed li ricevas lumon eligitan el fonto A2′A_{2}^{\prime} nur restanta (γ)(\gamma). Eventoj s2s_{2}, aŭ s1s_{1}, estas lasta eligo de signalo atinganta AA. La strekata rekta linio estas asimptoto de hiperbola kurbo de observanto AA.

Laŭ figuro 4, observanto AA komence restas en x=0x=0, kaj fonto A1′A_{1}^{\prime} aŭ A2′A_{2}^{\prime} komence restas en −L1-L_{1} aŭ −L2-L_{2}, respektive, estante 0<L1<c2/a0<L_{1}<c^{2}/a kaj L2>c2/aL_{2}>c^{2}/a. Por fazo 1, elig-eniga ekvacio estas L+x⁡(t)=c⁡(t−t′)L+x(t)=c(t-t^{\prime}). Tiu fazo daŭras ĝis momento τ0\tau_{0} laŭ

exp⁡(−a​τ0c):=1−a​L/c2​se​a​L/c2<1.\displaystyle{\rm exp}\left(-\frac{a\tau_{0}}{c}\right):=1-aL/c^{2}\hskip 8.53581pt{\rm se}\hskip 5.69054ptaL/c^{2}<1. (14)

Rimarku, ke se L>c2/aL>c^{2}/a (kiel por fonto A2′A_{2}^{\prime} ĉe figuro 4(b)), fazo 1 daŭras ĝis τ→∞\tau\rightarrow\infty, kaj do fazo 2 ne ekzistas. En tia okazo, lasta signalo s2s_{2} en figuro 4(b), kiu atingas observanton AA (je τ→∞\tau\rightarrow\infty) estas eligita je t2′=−(1/c)​(L−c2/a)t^{\prime}_{2}=-(1/c)(L-c^{2}/a). Signaloj eligitaj post t2′t^{\prime}_{2} ne atingas observanton kiun ekmoviĝis sufiĉe fore de fonto (L>c2/aL>c^{2}/a). Se tamen 0<L<c2/a0<L<c^{2}/a, fazo 2 ekzistas.

Por fazo 1, el elig-eniga ekvacio, Dopplera faktoro d​τ′/d​τ\mathrm{d}\tau^{\prime}/\mathrm{d}\tau estiĝas (vidu figuron 5)

D1=exp⁡(−a​τc),0<τ<τ0,\displaystyle D_{1}={\rm exp}(-\frac{a\tau}{c}),\hskip 5.69054pt0<\tau<\tau_{0}\ , (15)

τ0\tau_{0} estante momento de ricevo de lumo eligita je τ′=0\tau^{\prime}=0. Estas facile komprenebla, en inercia sistemo S0S_{0} de referenco, kial D1​(τ)D_{1}(\tau) eksponenciale etiĝas: observanto iras pli kaj pli rapide fore de restanta loko de eligo de lumo.

Refer to caption
Figuro 5: El sekcio 4. Dopplera faktoro DD kiel funkcio de propra tempo τ\tau de observanto. (a) Okazo L>c2/aL>c^{2}\!/a (kiel por fonto A2′A_{2}^{\prime} en figuro 4(b)), havanta nur unu fazon. (b) Okazo 0<L<c2/a0<L<c^{2}\!/a (kiel por fonto A1′A_{1}^{\prime} en figuro 4(b)), havanta du fazojn. Estas τ0\tau_{0} en (14).

Por fazo 2, elig-eniga ekvacio estas L+x⁡(t)−x⁡(t′)=c⁡(t−t′)L+x(t)-x(t^{\prime})=c(t-t^{\prime}), do Dopplera faktoro d​τ′/d​τ\mathrm{d}\tau^{\prime}/\mathrm{d}\tau estiĝas (vidu figuron 5(b))

D2=11+(a​L/c2)​exp⁡(a​τ/c),0<L⁡<c2/a,τ>​τ0.\displaystyle D_{2}=\frac{1}{1+(aL/c^{2})\exp(a\tau/c)}\ ,\hskip 5.69054pt0<L<c^{2}/a\ ,\hskip 5.69054pt\tau>\tau_{0}\ . (16)

En tia okazo, signalo eligita je τ1′:=(c/a)​ln​(c2/a​L)\tau^{\prime}_{1}:=(c/a)\,{\rm ln}(c^{2}/aL) estas la lasta kiu sukcesas atingi observanton (kiam τ→∞\tau\rightarrow\infty). Vidu s1s_{1} en figuro 4(b).

Ni rimarkas en figuro 5(b), ke D2→0D_{2}\rightarrow 0 kiam τ→∞\tau\rightarrow\infty; tiam rapido de observanto ĉirkaŭas cc, kaj li ricevas signalon eligitan je momento τ1′\tau\,^{\prime}_{1}. Je ĉi tiu finhava tempo, rapido de fonto estas ankaŭ pozitiva, sed ne ĉirkaŭas cc ; tio klarigas ekstreman ruĝ-delokiĝon D2→0D_{2}\rightarrow 0.

Oni montras, ke je τ=τ0\tau=\tau_{0}, okasas d​D1/d​τ=−(a/c)​(1−a​L/c2)\mathrm{d}D_{1}/\mathrm{d}\tau=-(a/c)(1-aL/c^{2}) kaj dD2/dτ=−(a/c)(1−aL/c2)aL/c2\mathrm{d}D_{2}/\mathrm{d}\tau=-(a/c)(1-aL/c^{2})aL/c^{2}. Ĉar a​L/c2<1aL/c^{2}<1, je τ0\tau_{0}, grafikaĵo estas malpli klinata ĉe fazo 2 ol ĉe fazo 1, kiel montras figuro 5(b). Tio okazas ĉar ekde τ0\tau_{0}, ricevataj signaloj estas eligitaj el jam moviĝanta fonto.

5 Nekoliniaj movadoj

Refer to caption

Figuro 6: El sekcio 5. (a) Komenca pozicio de fonto A′A\,^{\prime} kaj observanto AA. (b) Dopplera faktoro DD kiel funkcio de propratempo τ\tau de observanto. Estas τ0\tau_{0} en (18).

Laŭ figuro 6(a), observanto AA restas en pozicio [x,y]=[0,0][x,y]=[0,0] kaj luma fonto A′A\,^{\prime} restas en pozicio [0,P][0,P]. Ekde t=0t=0, ambaŭ moviĝas dekstren kun sama konstanta propra akcelo aa. Komence, moviĝanta observanto ricevas lumon el ankoraŭ restanta fonto, do elig-eniga ekvacio estas P2+x2​(t)=c⁡(t−t′)\sqrt{P^{2}+x^{2}(t)}=c(t-t^{\prime}). Uzante (5) por x⁡(t)x(t), (8) por t⁡(τ)t(\tau), kaj t′=τ′t^{\prime}=\tau^{\prime}, poste kalkulante d​τ′/d​τ\mathrm{d}\tau^{\prime}/\mathrm{d}\tau, aperas Dopplera faktoro ĉe fazo 1 (vidu figuron 6(b))

D1=cosh⁡(a​τ/c)​(1−tanh⁡(a​τ/c)​(cosh⁡(a​τ/c)−1)(a​P/c2)2+(cosh⁡(a​τ/c)−1)2),0<τ<τ0,\displaystyle D_{1}=\cosh(a\tau/c)\left(1-\frac{\tanh(a\tau/c)(\cosh(a\tau/c)-1)}{\sqrt{(aP/c^{2})^{2}+(\cosh(a\tau/c)-1)^{2}}}\right)\ ,\hskip 8.53581pt0<\tau<\tau_{0}\ , (17)

τ0\tau_{0} estante momento de ricevo de lumo eligita je τ′=0\tau^{\prime}=0:

cosh⁡(a​τ0/c):=1+12​(a​P/c2)2.\displaystyle\cosh(a\tau_{0}/c):=1+\frac{1}{2}(aP/c^{2})^{2}\ . (18)

Ni analizas tiun grafikaĵon ĉirkaŭ τ=0\tau=0. Tiuokaze, el (17), okazas D1≈1+(1/2)​(a​τ/c)2D_{1}\approx 1+(1/2)(a\tau/c)^{2}. Ni rimarkas, ke je τ=0\tau=0, okazas d​D1/d​τ=0\mathrm{d}D_{1}/\mathrm{d}\tau=0 kaj d2​D1/d​τ2=(a/c)2\mathrm{d}^{2}D_{1}/\mathrm{d}\tau^{2}=(a/c)^{2}. Do tiu grafikaĵo komencas horizontale kaj kurbiĝas supren (ĝia kurbeco ne dependas de PP). La interpreto de tiu rezulto estas facila. Komence okazas orta Dopplera efiko, kiu ne ekzistas en Newtona kinematiko. Tiu ordinare faras etan viol-delokiĝon, kiu egiĝas ĉar rapido egiĝas. Poste, la for-movado aperigas faktoron de ruĝ-delokiĝo. Fine ĉi tiuj du malaj efektoj nuligas unu la alion je τ=τ0\tau=\tau_{0}, ĝuste kiam lasta signalo de fonto ankoraŭ ripozanta atingas observanton.

Ĉe fazo 2, ambaŭ observanto kaj fonto estas moviĝantaj, do elig-eniga ekvacio estas P2+[x⁡(t)−x⁡(t′)]2=c⁡(t−t′)\sqrt{P^{2}+[x(t)-x(t^{\prime})]^{2}}=c(t-t^{\prime}). Uzante (5) por x⁡(t)x(t) kaj x⁡(t′)x(t^{\prime}), kaj uzante (8) por tt kaj t′t^{\prime}, tiu ekvacio multe simpliĝas al

τ′=τ−τ0;\displaystyle\tau^{\prime}=\tau-\tau_{0}\ ; (19)

do D2=1D_{2}=1, t.e., ne ekzistas Dopplera efiko ĉe fazo 2. Vidu figuron 6(b).

Nun ni diskutas ĉi tiun konstantecon de Dopplera faktoro. Kiel ni raportis en Enkonduko, se observanto pasas orte restantan fonton, okazas viol-delokiĝo pro tempa dilato je rapido de observanto. Alie, se observanto iras kolinie fore de restanta fonto, okazas ruĝ-delokiĝo. En ĉi tiu sekcio, tiuj du komponoj konkursas. Tiamaniere Dopplera efiko dependas de rapido de observanto rilate al fonto, kaj de angulo inter tiu rapido kaj direkto de signal-eligo, kiel en figuro 1(a). Konsideru unue la rapidon. Same kiel en sekcio 3, la relativa rapido estas V=c​tanh⁡a⁡(τ−τ′)/cV=c\tanh a(\tau-\tau^{\prime})/c. Pro ekvacio (19), VV estas konstanta. Due, konsideru la angulon. En inercia referenca sistemo S0S_{0}, okazas sin⁡α=P/[c⁡(t−t′)]\sin\alpha=P/[c(t-t^{\prime})]. Laŭ Lorentza transformo, en inercia sistemo de momenta ripozo de fonto, la diferenco de tempoj estiĝas

γ⁡(t′)​((t−t′)−v⁡(t′)c2​[x⁡(t)−x⁡(t′)])=ca​sinh⁡a⁡(τ−τ′)c\displaystyle\gamma(t^{\prime})\left((t-t^{\prime})-\frac{v(t^{\prime})}{c^{2}}[x(t)-x(t^{\prime})]\right)=\frac{c}{a}\sinh\frac{a(\tau-\tau^{\prime})}{c} (20)

kie ni uzis (3)–(6) por trovi la dekstran termon. Pro ekvacio (19) denove, α\alpha havas la saman valoron en ĉiu inercia sistemo de momenta ripozo de fonto, eksplikante kial la Dopplera faktoro estas konstanta.

Ni ĵus diskutis pri la konstanteco de Dopplera faktoro en fazo 2. Pri ĝia valoro, notu ke D⁡(τ0)=1D(\tau_{0})=1 por iu ajn valoro de PP. Tiun interesan (kaj misteran?) fakton prezentas plidetale nia estonta artikolo Dopplera efiko de luma ebeno vidata per akcelata korpo. Ĉi tie en Konkludo, ni rediskutis pri konstanteco kaj nuleco de D2D_{2} uzante heŭristikajn argumentojn.

6 Observanto malantaŭ fonto, nekolinie

Refer to caption

Figuro 7: El sekcio 6. (a) Komencaj pozicioj de observanto AA kaj fonto A′A\,^{\prime}. (b) Ekzemploj de Dopplera faktoro kiel funkcio de propratempo de observanto, por cosh⁡a​τ0/c=2\cosh a\tau_{0}/c=2. Valoro de [a​L/c2,a​P/c2][\,aL/c^{2},aP/c^{2}\,] en ĉiu ekzemplo estas: 1: [1+3/2,3/2][1+\sqrt{3}/2,3/2]; 2: [1,3][1,\sqrt{3}]; 3: [1/2,11/2][1/2,\sqrt{11}/2]; 4: [0,2][0,\sqrt{2}].

Ni ĝeneraligas sekciojn 3 kaj 5. Vidu en figuro 7(a), ke observanto AA kaj fonto A′A\,^{\prime} komence restas en [x,y]=[0,0][x,y]=[0,0] kaj [L,P][L,P], respektive, LL estante pozitiva kaj PP ioma. Ekde t=0t=0, ambaŭ moviĝas dekstren kun sama konstanta propra akcelo aa. Por fazo 1, elig-eniga ekvacio estas P2+[L−x⁡(t)]2=c⁡(t−t′)\sqrt{P^{2}+[L-x(t)]^{2}}=c(t-t^{\prime}). Tiu fazo daŭras ĝis momento τ0\tau_{0} laŭ

cosh⁡a​τ0c:=1+a2​(L2+P2)/c42​(1+a​L/c2).\displaystyle\cosh\frac{a\tau_{0}}{c}:=1+\frac{a^{2}(L^{2}+P^{2})/c^{4}}{2(1+aL/c^{2})}\ . (21)

Interesas scii kie estas observanto kiam fazo 1 finiĝas. Tio dependas de valoroj de PP, kaj LL, kaj aa. Fakte, uzante (5) kaj (21), oni pruvas ke la signumo de x⁡(τ0)−Lx(\tau_{0})-L estas

σ:=sign⁡(P2−L2−2​c2​L/a).\displaystyle\sigma:={\rm sign}(P^{2}-L^{2}-2c^{2}L/a)\ . (22)

Do fazo 1 finiĝas kiam observanto estas en aŭ x⁡(τ0)<Lx(\tau_{0})<L aŭ x⁡(τ0)=Lx(\tau_{0})=L aŭ x⁡(τ0)>Lx(\tau_{0})>L laŭ σ\sigma estas malpozitiva aŭ nula aŭ pozitiva, respektive. Tio estas facile komprenebla, ĉar des pli granda |P||P|, des pli malfrua estas ricevo de lumo, do des pli granda estas x⁡(τ0)x(\tau_{0}).

Por fazo 1, el la supra elig-eniga ekvacio, Dopplera faktoro estiĝas

D1=cosh⁡(a​τ/c)​(1−α1​tanh⁡(a​τ/c)α12+(a​P/c2)2),0<τ<τ0,\displaystyle D_{1}=\cosh(a\tau/c)\left(1-\frac{\alpha_{1}\,\tanh(a\tau/c)}{\sqrt{{\alpha_{1}}^{2}+(aP/c^{2})^{2}}}\right)\ ,\hskip 8.53581pt0<\tau<\tau_{0}\ , (23)

estante

α1:=cosh⁡a​τ/c−1−a​L/c2.\displaystyle\alpha_{1}:=\cosh a\tau/c-1-aL/c^{2}\ . (24)

Vidu figuron 7(b). Eblas pruvi, ke d​D1/d​τ=(a​L/c)/L2+P2\mathrm{d}D_{1}/\mathrm{d}\tau=(aL/c)/\sqrt{L^{2}+P^{2}} je τ=0\tau=0; t.e., d​D1/d​τ\mathrm{d}D_{1}/\mathrm{d}\tau estas pozitiva (krom se L=0L=0 kiel ĉe kurbo 𝟒{\bf 4}, kiu ripetas figuron 6(b) el sekcio 5). La komence kreskanta valoro de D1​(τ)D_{1}(\tau) okazas pro la eganta rapido de alproksimiĝado de observanto al fonto. Eblas pruvi ankaŭ, ke denove d2​D1/d​τ2=(a/c)2\mathrm{d}^{2}D_{1}/\mathrm{d}\tau^{2}=(a/c)^{2} je τ=0\tau=0, same kiel en sistemo de sekcio 5; do la komenca kurbeco de D1​(τ)D_{1}(\tau) estas supren, kaj dependas nek de LL nek de PP.

Ni vidas en figuro 7(b), ke la klino de D1​(τ)D_{1}(\tau), je τ0\tau_{0}, estas aŭ pozitiva (kurbo 1), aŭ nula (2), aŭ malpozitiva (3). Simpla kalkulo pruvas, ke tiuj signumoj estas −σ-\sigma. La ĝeneralaj formoj de tiuj grafikaĵoj estas kombinoj de grafikaĵoj de figuro 3(b) kun figuro 6(b). Fakte, se LL estas sufiĉe granda, figuro 3(b) superas, kaj kontraŭe se PP estas sufiĉe granda, figuro 6(b) superas.

Ĉe fazo 2, estiĝas P2+[L+x⁡(t′)−x⁡(t)]2=c⁡(t−t′)\sqrt{P^{2}+[L+x(t^{\prime})-x(t)]^{2}}=c(t-t^{\prime}); uzu (5) por x⁡(τ)x(\tau) kaj x⁡(τ′)x(\tau^{\prime}), kaj uzu (8) por t⁡(τ)t(\tau) kaj t′​(τ′)t^{\prime}(\tau^{\prime}), poste kalkulu Doppleran faktoron d​τ′/d​τ\mathrm{d}\tau^{\prime}/\mathrm{d}\tau:

D2=sinh⁡(a​τ/c−a​τ′/c)+(a​L/c2)​sinh⁡a​τ/csinh⁡(a​τ/c−a​τ′/c)+(a​L/c2)​sinh⁡a​τ′/c,τ0<τ<∞,\displaystyle D_{2}=\frac{\sinh(a\tau/c-a\tau^{\prime}/c)+(aL/c^{2})\sinh a\tau/c}{\sinh(a\tau/c-a\tau^{\prime}/c)+(aL/c^{2})\sinh a\tau^{\prime}/c}\ ,\hskip 5.69054pt\tau_{0}<\tau<\infty\ , (25)

estante

cosh⁡a​τ′/c\displaystyle\cosh a\tau^{\prime}/c =\displaystyle= 1α2​(α3​(1+α1)+α32+α2​sinh⁡a​τ/c),\displaystyle\frac{1}{\alpha_{2}}\left(\alpha_{3}(1+\alpha_{1})+\sqrt{{\alpha_{3}}^{2}+\alpha_{2}}\sinh a\tau/c\right)\ , (26)
α2\displaystyle\alpha_{2} :⁣=\displaystyle:= 2​(a​L/c2)​cosh⁡a​τ/c−1−(a​L/c2)2,\displaystyle 2(aL/c^{2})\cosh a\tau/c-1-(aL/c^{2})^{2}\ , (27)
α3\displaystyle\alpha_{3} :⁣=\displaystyle:= 12​(α2−1−(a​P/c2)2);\displaystyle\frac{1}{2}\left(\alpha_{2}-1-(aP/c^{2})^{2}\right)\ ; (28)

vidu figuron 7(b). Same kiel en figuroj 3(b) kaj 6(b), ĉi tie D2​(∞)=1D_{2}(\infty)=1. Figuro 7(b) ankaŭ montras, ke klino de D2​(τ)D_{2}(\tau), je τ0\tau_{0}, estas aŭ malpozitiva, aŭ nula, aŭ pozitiva, kaj eblas pruvi, ke tiuj signumoj estas σ\sigma. Fakte, se fazo 2 komencas kiam observanto estas en x⁡(τ0)<Lx(\tau_{0})<L, je tiu momento fonto foriras kun Newtona akcelo pligranda ol tiu de observanto. Do la viol-delokiĝo malfortiĝas. Kontraŭe, se observanto estas en x⁡(τ0)>Lx(\tau_{0})>L, je tiu momento, fonto alproksimiĝas al li, do la viol-delokiĝo fortiĝas.

7 Fonto malantaŭ observanto, nekolinie

Refer to caption

Figuro 8: El sekcio 7. (a) Komenca pozicio de fonto A′A\,^{\prime} kaj de observanto AA. (b) Ekzemploj de Dopplera faktoro kiel funkcio de propratempo de observanto. Valoroj de paro [a​L/c2,a​P/c2][\,aL/c^{2},aP/c^{2}\,] en ĉiu ekzemplo estas: 1: [ 3/20,2][\,3/20,2\,]; 2: [ 1/2,1][\,1/2,1\,]; 3: [ 5/4,1][\,5/4,1\,]. En ekzemplo 3, a​L/c2>1aL/c^{2}>1, do ĉi tiu okazo ne prezentas fazon 2.

Ĉi tiu sekcio ĝeneraligas sekciojn 4 kaj 5. Vidu en figuro 8(a), ke observanto AA kaj luma fonto A′A^{\prime} komence restas respektive en [x,y]=[0,0][x,y]=[0,0] kaj [−L,P][\,-L,P\,], LL estante pozitiva kaj PP ioma. Ekde t=0t=0, ambaŭ moviĝas dekstren je sama konstanta propra akcelo aa. Elig-enigaj ekvacioj de fazo 1 kaj 2 estas tiuj de sekcio 6 per anstataŭigo de LL al −L-L, do ekvacioj (23)–(28) pravas ankaŭ ĉi tie, per tiu anstataŭigo.

Fazo 1 daŭras ĝis momento τ0\tau_{0}, laŭ ekvacio (21) (kun −L-L anstataŭ LL). Same kiel en sekcio 6, ni vidas, ke bezonas distingi du eblecojn. Se L>c2/aL>c^{2}/a, fazo 1 etendiĝas ĝis τ→∞\tau\rightarrow\infty, kiel en kurbo 3 de figuro 8(b); en tia okazo, lumo eligita nur antaŭ t2′=−(1/c)​(L−c2/a)t^{\prime}_{2}=-(1/c)(L-c^{2}/a) atingas observanton, same kiel en sekcio 4. Se tamen 0<L<c2/a0<L<c^{2}\!/a, fazo 2 ekzistas. Tio estas videbla en kurboj 1 kaj 2 de figuro 8(b).

Dum fazo 1, Dopplera faktoro estas laŭ ekvacio (23) (kun −L-L anstataŭ LL). Vidu en figuro 8(b), ke ĉiuj kurboj komencas malsupren; tio okazas ĉar observanto komence iras kun eganta rapido, fore de loko de lum-eligo. Fakte, simpla kalkulo pruvas, ke dD1/dτ=−(aL/c)/L2+P2\mathrm{d}D_{1}/\mathrm{d}\tau=-(aL/c)/\sqrt{L^{2}+P^{2}} kaj d2​D1/d​τ2=(a/c)2\mathrm{d}^{2}D_{1}/\mathrm{d}\tau^{2}=(a/c)^{2} je τ=0\tau=0.

Dum fazo 2, Dopplera faktoro estas laŭ ekvacio (25) (kun −L-L anstataŭ LL). El tiu ekvacio, D⁡(τ0)=1−a​L/c2<1D(\tau_{0})=1-aL/c^{2}<1, do je τ0\tau_{0}, Dopplera efiko estas ruĝ-delokiĝo.

Same kiel en sekcio 4, ekzistas signaloj kiuj neniam atingas observanton. Fakte, la lasta signalo atinganta observanton (je τ→∞\tau\rightarrow\infty) estas eligita je τ1′=(c/a)​ln​(c2/a​L)\tau^{\prime}_{1}=(c/a)\,{\rm ln}(c^{2}/aL). Do observanto kun rapido ĉirkaŭ cc ricevas signalon eligata el fonto kun eta rapido, eksplikante D2→0D_{2}\rightarrow 0. Fine rimarku, ke ĉiu grafikaĵo en figuro 8(b) estas kombino de figuro 5(b) kun figuro 6(b); speciale, D2​(∞)=0D_{2}(\infty)=0.

8 Konkludo

Ĉi tiu artikolo zorgis pri Doppleran efikon se luma fonto kaj observanto moviĝadas paralele, ambaŭ kun sama konstanta propra akcelo, kaj komencante el restado je sama momento. Ni vidis, ke se observanto moviĝas malantaŭ fonto (sekcioj 3 kaj 6), komence okazas viol-delokiĝo, kiu iĝas nula efiko kiam t→∞t\rightarrow\infty (figuroj 3(b) kaj 7(b)). Se, kontraŭe, fonto moviĝas malantaŭ observanto (sekcioj 4 kaj 7), komence okazas finia ruĝ-delokiĝo, kiu iĝas nefinia ruĝ-delokiĝo (D→0D\rightarrow 0) kiam t→∞t\rightarrow\infty (figuroj 5 kaj 8(b)). Rimarku, ke, en sekcio 7, povas ekzisti viol-delokiĝo inter la du ruĝ-delokiĝoj. Speciale, se observanto kaj fonto moviĝas orte al linio kunigante ilin (sekcio 5), figuro 6(b) montris, ke komence estas viol-delokiĝo, kiu iĝas nula efiko ekde t=t0t=t_{0}.

Nun, ni klarigas konstantecon kaj neeston (D=1D=1) de Dopplera efiko ĉe fazo 2 de orta-nekolinia movado de sekcio 5. Per inercia sistemo de momenta ripozo de fonto kaj observanto, restanta fonto en [x,y]=[0,P][x,y]=[0,P], kun propra akcelo aa laŭ xx, eligas lum-signalon. Je tiu momento, restanta observanto en [x,y]=[0,0][x,y]=[0,0] havas propran akcelon aa laŭ xx. La valoro de τ−τ′\tau-\tau^{\prime} dependas de ĉi tiuj supraj kondiĉoj. Iom poste, per nova inercia sistemo de momenta ripozo de fonto kaj observanto, propraj akceloj, rapidoj (nulaj) kaj relativaj pozicioj estas samaj. Ĉar la kondiĉoj estas samaj, do la valoro de τ−τ′\tau-\tau^{\prime} estas la sama, kaj do D=1D=1. Rimarku, ke ĉi tiu argumento validas nur: (i) se propraj akceloj estas konstantaj (memoru, ke laŭ sekcio 2, propra akcelo estas difinata per inercia sistemo de momenta ripozo), (ii) se movado estas orta, ĉar kontraŭe, malsamaj Lorentzaj etiĝadoj de distanco LL aperas, (iii) ĉe fazo 2, ĉar kontraŭe, la kondiĉoj ne estas samaj per sekvantaj inerciaj sistemoj.

Estas mirinda, taŭgeco de konstanta propra akcelo al Dopplera efiko, ĉe speciala relativeco; tiu taŭgeco estos plidetale vidata en estonta artikolo.

Lasta komento estas: ni baldaŭ publikigos parton II de ĉi tiu artikolo, rilate al luma Dopplera efiko inter korpoj paralele moviĝantaj, ambaŭ je (malsamaj) konstantaj propraj akceloj; speciale ni traktas pri rigida movado [1].

Gratuloj

Ni kore dankas al Leo Squallyorbit pro sugesti studon de Dopplera efiko de observanto kaj fonto ambaŭ akcelataj.

Citaĵoj

  • [1] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, La relativeca tempo – I, (2006)
    http://arxiv.org/abs/physics/0603053
  • [2] F.M. Paiva kaj A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – I, (2007) http://arxiv.org/abs/physics/0701092
  • [3] F.M. Paiva kaj A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – II, (2007) http://arxiv.org/abs/0704.1130
  • [4] W. Rindler, Essential relativity, 2nd ed, Springer-Verlag (1977)
  • [5] C. Møller, The theory of relativity, 2nd ed, Oxford,U P (1972)