跳到论文正文
W Papers独立论文阅读器 arXiv:0704.1130 论文正文 计算阅读时间 · 0%
引用这篇论文根据当前论文元数据生成,正式投稿前建议核对。

    
  
License: Assumed arXiv.org perpetual non-exclusive license
arXiv:0704.1130v1 [physics.gen-ph] 09 Apr 2007

Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – II

F.M. Paiva Affiliation: Departamento de Física, U.E. Humaitá II, Colégio Pedro II Affiliation: Rua Humaitá 80, 22261-040 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; fmpaiva@cbpf.br Affiliation: A.F.F. Teixeira Affiliation: Centro Brasileiro de Pesquisas Físicas Affiliation: 22290-180 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; teixeira@cbpf.br
Resumo

Daŭrigante [1], luma fonto de unukolora radiado ĉe rekta movo ĉe konstanta propra akcelo pasas preter restanta observanto. Ĉe la special-relativeco, ni priskribas la observatan Doppleran efikon. Ni ankaŭ priskribas la interesan nekontinuan efikon se trapaso okazas.
- - - - - - - - - - -
Extending [1], a light source of monochromatic radiation, in rectilinear motion under constant proper acceleration, passes near an observer at rest. In the context of special relativity, we describe the observed Doppler effect. We describe also the interesting discontinuous effect when riding through occurs. An English version of this article is available.

1 Enkonduko

Citaĵo [1] studis Doppleran efikon de lumo eligita el restanta fonto, vidata per akcelata observanto kiu pasas preter aŭ tra la fonto. Ĉi tie ni inversas tiun sistemon. Nun, fonto de unukolora radiado ĉe rekta movo ĉe konstanta propra akcelo pasas preter aŭ tra restanta observanto. La frekvenco ν\nu de la lumo eligata estas konstanta; tamen, la observata frekvenco (t.e., la koloro) estas νo​b​s\nu_{obs}, malsama ol ν\nu. Tio estas nomata Dopplera efiko. La proporcio D=νo​b​s/νD=\nu_{obs}/\nu, nomata Dopplera faktoro, estas studata ĉi tie.

Estiĝu inercia referenco sistemo S={t,x→}S=\{t,\vec{x}\}. El nefinia loko x=∞x=\infty, je nefinia estinta momento t=−∞t=-\infty, luma fonto ekvenis al origino x=0x=0, per la akso xx. Ĝia komenca rapido estis −c-c, kaj ĝi estas malakcelata per konstanta propra akcelo gg; tiel ĝi pasas la originon, poste momente restas ĉe x=−ax=-a je t=0t=0, kaj tuj reiras al nefinio x=∞x=\infty kun sama akcelo. En x=0x=0, distance bb el akso xx, estas restanta observanto, kiel montras figuro (1.a). Ni konsideras la preterpason kun b≠0b\neq 0 kaj la trapason kun b=0b=0. Krome ni komparas niajn rezultojn al tiujn de [1].

Refer to captionRefer to caption

Figuro 1: La sistemo. 1.a) Observanto (nigra sfereto) estas fiksa distance bb de akso xx. Luma fonto (blanka sfereto) estas iranta de x=−ax\!=\!-a al x=∞x\!=\!\infty, kun konstanta propra akcelo gg. Antaŭe ĝi venis el x=∞x\!=\!\infty (t=−∞t\!=\!-\infty), kun konstanta propra malakcelo gg, ĝis x=−ax\!=\!-a (t=0t\!=\!0).
1.b) La moviĝanta fonto eligas signalon en la momento tt de la inercia sistemo SS, kaj la restanta observanto ricevas tiun signalon en la momento τ\tau, ekv. (6). Vidu la asimptotojn t=(τ+A)/2t\!=\!(\tau+A)/2 kaj τ=−A\tau\!=\!-A. Vidu ankaŭ ke ne estas ricevo en tempo antaŭ τ=−A\tau\!=\!-A.

Ĉi tie xx estas la loko de fonto je momento tt, ambaŭ mezurataj per la inercia referenco sistemo SS. La tempo τ\tau, ankaŭ en SS, estas la propratempo de la restanta observanto kiam li ricevas signalon el xx je tt. Kiel figuro (1.a) evidentigas, la intertempo τ−t\tau-t inter eligo kaj enigo de signalo estas x2+b2/c\sqrt{x^{2}+b^{2}}/c.

Por simpligi formulojn ni formale konsideros c=1c=1 kaj g=1g=1. Por aperigi la arbitrajn valorojn sufiĉas substitui

a→a​g/c2,A→A​g/c2,b→b​g/c2,x→g​x/c2,v→v/c,t→g​t/c,τ→g​τ/c,τ′→g​τ′/c.\displaystyle a\!\rightarrow\!ag/c^{2}\ ,\hskip 2.84526ptA\!\rightarrow\!Ag/c^{2}\ ,\hskip 2.84526ptb\!\rightarrow\!bg/c^{2}\ ,\hskip 2.84526ptx\!\rightarrow\!gx/c^{2}\ ,\hskip 2.84526ptv\!\rightarrow\!v/c\ ,\hskip 2.84526ptt\rightarrow\!gt/c\ ,\hskip 2.84526pt\tau\!\rightarrow\!g\tau\!/c\ ,\hskip 2.84526pt\tau^{\prime}\!\rightarrow\!g\tau^{\prime}\!/c\ . (1)

Farinte tiun simpligon kaj uzante la kondiĉojn x⁡(0)=−ax(0)=-a kaj v⁡(0)=0v(0)=0, la rapido vv kaj la loko xx de la fonto ĉe konstanta propra akcelo gg estas [1]

v⁡(t)=t1+t2,x⁡(t)=1+t2−A,A:=a+1.\displaystyle v(t)=\frac{t}{\sqrt{1+t^{2}}}\ ,\hskip 20.00003ptx(t)=\sqrt{1+t^{2}}-A\ ,\hskip 20.00003ptA:=a+1\ . (2)

Ĉar la fonto ne restas en SS, tial la propratempo de eligo de signalo estas τ′≠t\tau^{\prime}\neq t. Vere d​τ′=d​t/γ⁡(t)=1−v2​(t)/c2​d​t\mathrm{d}\tau^{\prime}=\mathrm{d}t/\gamma(t)=\sqrt{1-v^{2}(t)/c^{2}}\mathrm{d}t. La integro de d​τ′\mathrm{d}\tau^{\prime} fiksante τ′=0\tau^{\prime}=0 kiam t=0t=0 estas

t=sinh⁡τ′,\displaystyle t\!=\!\sinh\tau^{\prime}\ , (3)

do la rapido kaj la loko de la fonto kiel funkcioj de τ′\tau^{\prime} estas

v⁡(τ′)=tanh⁡τ′,x⁡(τ′)=cosh⁡τ′−A.\displaystyle v(\tau^{\prime})=\tanh\tau^{\prime}\ ,\hskip 20.00003ptx(\tau^{\prime})=\cosh\tau^{\prime}-A\ . (4)

Vidu ke la preterpasoj (x=0x=0) okazas kun rapido v0:=A2−1/Av_{0}:=\sqrt{A^{2}-1}/A je ∓t0\mp t_{0} (aŭ ∓τ0′\mp\tau^{\prime}_{0}), kie

t0:=A2−1,τ0′:=cosh−1⁡A.\displaystyle t_{0}:=\sqrt{A^{2}-1}\ ,\hskip 20.00003pt\tau^{\prime}_{0}:=\cosh^{-1}\!\!A\ . (5)

Interesas kalkuli la rilaton inter la tempo tt de eligo kaj la tempo τ\tau de enigo. El figuro (1.a)

τ=t+x2+b2=t+(1+t2−A)2+b2,\displaystyle\tau\!=t+\sqrt{x^{2}+b^{2}}=t+\sqrt{(\sqrt{1+t^{2}}-A)^{2}+b^{2}}\ , (6)

uzante (2). Figuro (1.b) montras ke la enigo ne komencas kiam τ=−∞\tau=-\infty, sed jese kiam τ=−A\tau\!=\!-A. La fonto eligis tiujn komencajn signalojn je t=−∞t\!=\!-\infty el x=∞x\!=\!\infty, kiam ĝia rapido estis −c-c. Observu ankaŭ la asimptoton τ=2​t−A\tau\!=\!2\,t-A por t→∞t\rightarrow\infty; la fonto eligos tiujn signalojn je t=∞t\!=\!\infty, kaj ili enigos poste ‘duoble’ nefinia tempo al observanto.

2 Dopplera efiko

Refer to captionRefer to caption

Figuro 2: Doppleraj faktoroj. 2.a) DD kiel funkcio (8) de la propratempo τ′\tau^{\prime} de moviĝanta fonto. Estas tri momentoj en kiuj la radiado ne havos kolor-ŝanĝon (D=1)(D\!=\!1); la unua (τ−′\tau^{\prime}_{-}) antaŭas al momento −τ0′-\tau^{\prime}_{0} de la unua preterpaso; la dua (τ′=0\tau^{\prime}\!=\!0) okazas kiam la fonto restas ĉe x=−ax\!=\!-a; kaj la tria (τ+′\tau^{\prime}_{+}) antaŭas al momento τ0′\tau^{\prime}_{0} de la dua preterpaso. La radiadoj ĉe la momentoj ∓τ0′\mp\tau^{\prime}_{0} de preterpaso havas D=1/AD\!=\!1/A, do ili estas ruĝ-delokigataj. La valoroj de τ−′\tau^{\prime}_{-} kaj τ+′\tau^{\prime}_{+} estas ĉe (9), kaj τ0′\tau^{\prime}_{0} estas ĉe (5).
2.b) DD kiel funkcio de la momento τ\tau de ricevo de la lumo. La unuaj signaloj estas ricevataj kiam τ=−A\tau\!=\!-A, kvankam ili estis eligataj detempe de τ=−∞\tau\!=\!-\infty. Ne estas kolor-ŝanĝo je τ−\tau_{-}, a2+b2\sqrt{a^{2}+b^{2}}, kaj τ+\tau_{+}. La radiado eligita en la preterpaso, ∓t0\mp t_{0} en ekv. (5), estas observata je ∓t0+b\mp t_{0}+b, ekv. (6), kun D=1/AD=1/A.
Refer to captionRefer to caption

Figuro 3: Doppleraj faktoroj. 3.a) D−D_{-} kaj D+D_{+} kiel funkcio (11) de loko xx de lum-eligo el la moviĝanta fonto. Sagoj montras la pozitivan fluon de tempo. Radiado el x−x_{-}, −a-a, kaj x+x_{+} ne kolor-ŝanĝos, D=1D\!=\!1. La valoroj de x−x_{-} kaj x+x_{+} estas en (12). Radiadoj el preterpasoj x=0x\!=\!0 havos D=1/AD\!=\!1/A, do ili estos ruĝ-delokigataj.
3.b) DD kiel funkcio (13) de tempo tt de referenc-sistemo SS. Vidu ke D=1D\!=\!1 kiam t−=sinh⁡τ−′t_{-}\!=\!\sinh\tau^{\prime}_{-}, t=0t\!=\!0, kaj t+=sinh⁡τ+′t_{+}\!=\!\sinh\tau^{\prime}_{+}, estante τ−′\tau^{\prime}_{-} kaj τ+′\tau^{\prime}_{+} prezentataj en (9). Vidu ankaŭ la asimptoton D=−t−AD\!=\!-t\!-\!A.

Ĉar frekvenco estas la inverso de periodo, tial ni povas redifini la Doppleran faktoron kiel

D⁡(τ):=d​τ′d​τ=1−v2​(t)​d​td​τ.\displaystyle D(\tau):=\frac{\mathrm{d}\tau^{\prime}}{\mathrm{d}\tau}=\sqrt{1-v^{2}(t)}\frac{\mathrm{d}t}{\mathrm{d}\tau}\ . (7)

Ĉi tie d​τ′\mathrm{d}\tau^{\prime} estas la infinitezima propra intertempo per la fonto inter eligo de du lumaj signaloj, kaj d​τ\mathrm{d}\tau estas la infinitezima propra intertempo per la observanto inter enigo de tiuj du lumaj signaloj. La radiko rilatas al la tempa dilato pro la movado de la fonto. Kiam D<1D<1 la Dopplera efiko estas nomata ‘ruĝ-delokigo’, kaj kiam D>1D>1 ĝi estas nomata ‘viol-delokigo’. Ni emfazas ke estas aliaj difinoj de Dopplera faktoro [2].

Sekve ni kalkulas la Doppleran faktoron kiel funkcio de τ′\tau^{\prime}, τ\tau, xx kaj de tt. Ni komencas kun D⁡(τ′)D(\tau^{\prime}). Uzante la difinon (7) en la formo D=(d​τ/d​τ′)−1D=(\mathrm{d}\tau/\mathrm{d}\tau^{\prime})^{-1}, derivante (6) kaj uzante t⁡(τ′)t(\tau^{\prime}) kaj x⁡(τ′)x(\tau^{\prime}) el (3) kaj (4), la faktoro estiĝas

D⁡(τ′)=(cosh⁡τ′+(coshτ′−A)sinhτ′(cosh⁡τ′−A)2+b2)−1.\displaystyle D(\tau^{\prime})=\left(\cosh\tau^{\prime}+\frac{(\cosh\tau^{\prime}-A)\sinh\tau^{\prime}}{\sqrt{(\cosh\tau^{\prime}-A)^{2}+b^{2}}}\right)^{-1}\ . (8)

Figuro (2.a) montras ke ne estas Dopplera efiko (D=1D=1) trifoje:

τ−′:=−2​sinh−1⁡14​(b2+8​a+b),τ′=0,τ+′:=2​sinh−1⁡14​(b2+8​a−b).\displaystyle\tau^{\prime}_{-}:=-2\sinh^{-1}\frac{1}{4}(\sqrt{b^{2}+8a}+b)\ ,\hskip 8.53581pt\tau^{\prime}=0\ ,\hskip 8.53581pt\tau^{\prime}_{+}:=2\sinh^{-1}\frac{1}{4}(\sqrt{b^{2}+8a}-b)\ . (9)

Nun ni kalkulas DD kiel funkcio de la propratempo τ\tau de enigo de lumo al observanto. Uzante (3) kaj (6) ni havigas

sinh⁡τ′=12​(τ2−A2)​(τ⁡(τ2−C2)+A​(τ2−C2)2+4​(τ2−A2)),C2:=A2+b2+1;\displaystyle\sinh\tau^{\prime}=\frac{1}{2(\tau^{2}-A^{2})}\left(\tau(\tau^{2}-C^{2})+A\sqrt{(\tau^{2}-C^{2})^{2}+4(\tau^{2}-A^{2})}\,\right)\ ,\hskip 8.53581ptC^{2}:=A^{2}+b^{2}+1\ ; (10)

substituante tiun kaj cosh⁡τ′=1+sinh2⁡τ′\cosh\tau^{\prime}\!=\!\sqrt{1+\sinh^{2}\tau^{\prime}} en ekvacio (8) ni havigas la deziratan Doppleran faktoron D⁡(τ)D(\tau). Figuro (2.b) montras tiun funkcion.

Nun ni kalkulu la Doppleran faktoron kiel funkcio de la loko xx de signal-eligo. Uzante (2), (3) kaj (4) en (8), vidu ke

Dϵ​(x)=(x+A+ϵ​x​(x+A)2−1x2+b2)−1,ϵ:=|t|/t.\displaystyle D_{\epsilon}(x)=\left(x+A+\frac{\epsilon x\sqrt{(x+A)^{2}-1}}{\sqrt{x^{2}+b^{2}}}\right)^{-1}\ ,\hskip 8.53581pt\epsilon:=|t|/t. (11)

Figuro (3.a) montras la du funkciojn D−​(x)D_{-}(x) kaj D+​(x)D_{+}(x). Observu la tri lokojn el kiuj la lumo eligita ne kolor-ŝanĝos:

x−:=b4​(b2+8​a+b),x=−a,x+:=−b4​(b2+8​a−b).\displaystyle x_{-}:=\frac{b}{4}(\sqrt{b^{2}+8a}+b)\ ,\hskip 4.30554ptx=-a\ ,\hskip 4.30554ptx_{+}:=-\frac{b}{4}(\sqrt{b^{2}+8a}-b)\ . (12)

Fine ni montras DD kiel funkcio de la inercia tempo tt de eligo:

D⁡(t)=(1+t2+t​xx2+b2)−1,x⁡(t)=1+t2−A.\displaystyle D(t)=\left(\sqrt{1+t^{2}}+\frac{tx}{\sqrt{x^{2}+b^{2}}}\right)^{-1}\ ,\hskip 8.53581ptx(t)=\sqrt{1+t^{2}}-A\ . (13)

Figuro (3.b) montras tiun funkcion. Observu la asimptoton D=−t−AD\!=-t\!-\!A kiam t→−∞t\rightarrow-\infty.

3 Trapaso

Refer to captionRefer to caption

Figuro 4: Doppleraj faktoroj kun b=0b=0. 4.a) DD kiel eksponencialaj funkcioj (14) de propratempo τ′\tau^{\prime} de moviĝanta fonto. Estas nekontinueco de DD en momentoj ∓τ0′\mp\tau_{0}^{{}^{\prime}} , prezentataj en (5).
4.b) DD kiel funkcio (3) de propratempo τ\tau de observanto. Estas nekontinueco de DD en momentoj ∓t0\mp t_{0} de trapaso. Kiam τ=a\tau\!=\!a ne estas kolor-ŝanĝo. Vidu la asimptoton τ=−A\tau\!=\!-A; do la observanto ricevas la unuajn signalojn en ĉi tiu momento, nefinie viol-delokigataj. La valoro de t0t_{0} kaj de τ0′\tau^{\prime}_{0} estas en (5).
Refer to captionRefer to caption

Figuro 5: Doppleraj faktoroj kun b=0b=0. 5.a) DD kiel funkcio (19) de la loko xx de lum-eligo. Sagoj montras la pozitivan fluon de la tempo. Vidu la asimptoton D=2​(x+A)D\!=\!2(x+A). Estas nekontinueco de DD en x=0x\!=\!0. La valoro de τ0′\tau_{0}^{\prime} estas en (5).
5.b) DD kiel funkcio (20) de tt. Estos nekontinueco de DD en lum-eligoj kiam ∓t0\mp t_{0}, (5). Vidu asimptoton D=−2​tD\!=\!-2t. La valoro de τ0′\tau_{0}^{\prime} estas en (5).

Nun ni studas la interesan okazon ĉe b=0b\!=\!0. Anstataŭ preterpasi, la fonto pasas tra la observanto. Tio generas nekontinuecon Δ​D\Delta D je la Dopplera faktoro. Por havigi DD kiel funkcio de τ′\tau^{\prime}, τ\tau, xx kaj tt, ni faras b=0b=0 en ekvacioj (8), (10), (11), (13), respektive. Pri D⁡(τ′)D(\tau^{\prime}) ni havigas

D⁡(τ′)=exp⁡(−ϵx​τ′),\displaystyle D(\tau^{\prime})={\rm exp}(-\epsilon_{x}\tau^{\prime})\ , (14)

kie ϵx\epsilon_{x} estas la signumo de xx. Estas ϵx=+1\epsilon_{x}\!=\!+1 kiam τ′<−τ0′\tau^{\prime}\!<\!-\tau^{\prime}_{0} kaj τ′>τ0′\tau^{\prime}\!>\!\tau^{\prime}_{0}, kaj estas ϵx=−1\epsilon_{x}\!=\!-1 kiam −τ0′<τ′<τ0′-\tau^{\prime}_{0}\!<\tau^{\prime}\!<\!\tau^{\prime}_{0}. Vidu figuron (4.a).

Pri D⁡(τ)D(\tau), figuro (4.b) montras la funkcion

D⁡(τ)={(A+τ)−1,−A<τ<−t0,τ>t0,(A−τ)−1,−t0<τ<t0.\displaystyle D(\tau)=\left\{\begin{array}[]{lll}(A+\tau)^{-1}\ ,&-A<\tau<-t_{0}\ ,&\tau>t_{0}\ ,\\ \mbox{}\\ (A-\tau)^{-1}\ ,&-t_{0}<\tau<t_{0}\ .\end{array}\right.

Pri D⁡(x)D(x) ni havigas

Dϵ​(x)=x+A−ϵ​ϵx​(x+A)2−1.\displaystyle D_{\epsilon}(x)=x+A-\epsilon\epsilon_{x}\sqrt{(x+A)^{2}-1}\ . (19)

Vidu figuron (5.a), observante la tempan sinsekvon ii, i​iii, i​i​iiii, i​viv, vv, v​ivi.

Fine, pri D⁡(t)D(t),

Dx​(t)=1+t2−t​ϵx,\displaystyle D_{x}(t)=\sqrt{1+t^{2}}-t\epsilon_{x}\ , (20)

kie ϵx\epsilon_{x} estas la signumo de xx. Estas ϵx=+1\epsilon_{x}\!=\!+1 kiam t<−t0t\!<\!-t_{0} kaj t>t0t\!>\!t_{0}, kaj estas ϵx=−1\epsilon_{x}\!=\!-1 kiam −t0<t<t0-t_{0}\!<\!t\!<\!t_{0}. Vidu figuron (5.b).

La nekontinueco Δ​D\Delta D de Dopplera faktoro DD estas facile kalkulata ekde la antaŭaj rezultoj:

ΔD=1+v01−v0−1−v01+v0=2​v01−v02=2A2−1=2sinhτ′0=2t0.\displaystyle\Delta D=\sqrt{\frac{1+v_{0}}{1-v_{0}}}-\sqrt{\frac{1-v_{0}}{1+v_{0}}}=\frac{2v_{0}}{\sqrt{1-v_{0}^{2}}}=2\sqrt{A^{2}-1}=2\,\sinh\tau^{\prime}_{0}=2\,t_{0}\ . (21)

4 Komentoj

Ni konsideris restantan observanton ĉe inercia sistemo SS kaj moviĝantan fonton, kiel figuro (1.a). Ni montris, vidu figuron (3.a), ke lumo eligita el x=0x\!=\!0 (minimuma distanco al observanto, ĉe SS) estas enigota ruĝ-delokigate. Tamen, en la antaŭa artikolo [1] (vidu ĝian figuron 1), kie la fonto restas ĉe inercia sistemo Σ\Sigma kaj la observanto moviĝas, lumo enigita kiam la observanto estas en x=0x=0 estas vidata kun viol-delokigo. Tio malsamo estas natura en special-relativeco, kaj ni plieksplikos tion en estonta artikolo de revizio; vidu ankaŭ [3].

Ĉi tie ni vidis en figuroj (2.b) kaj (4.b), ke la observanto ricevas signalojn el la fonto nur poste sia finia propratempo τ=−A\tau\!=\!-A. Ĉi tiu kontrastas kun ekvacioj (19) kaj (17) de [1], kiuj indikas ke la observanto ricevas signalojn je ĉiuj momentoj −∞<τ<∞-\infty\!<\!\tau\!<\!\infty. La kialo de tiu malsameco estas, ke ĉe [1] la tempo τ\tau estas propratempo de moviĝanta observanto, kvankam en ĉi tiu artikolo la tempo τ\tau estas propratempo de restanta observanto. La fluoj de la du tempoj estas tre malsamaj.

En estonta artikolo ni prezentos sistemojn kies fonto kaj observanto ambaŭ estas akcelataj. Kelkaj el ĝiaj rezultoj estas mirindaj.

Citaĵoj

  • [1] F.M. Paiva kaj A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – I, http://arxiv.org/abs/physics/0701092
  • [2] B. Rothenstein et al., Relativistic Doppler effect free of “plane wave” and “very high frequency” assumptions, Apeiron 12 (2005) 122-135
  • [3] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, La relativeca tempo - I, http://arxiv.org/abs/physics /0603053